Malgaje pri patrino

Mia patrino estas mallonga, malgaja poemo plume de la ĉeĥa poeto kaj eseisto Otokar Březina (1868-1929). Ĝi pritemas lian mortintan patrinon. Laŭ Vikipedio, „lia poezia verkaro, staranta ofte surlime inter arto kaj filozofia meditado, apartenas arte kaj pense al la plej pintaj valoroj de la eŭropa literatura simbolismo”. Certe tiu ĉi poemo estas ekzemplo de tio.

La poŝlibro recenzota, fakte pli kajera ol libra, prezentas la originalan poemon en la ĉeĥa kaj bukedon da tradukoj. Troviĝas du preskaŭ identaj ĉeĥaj versioj de la poemo kaj tradukoj de la poemo en la sekvajn lingvojn: Esperanto, la angla, bulgara, franca, itala, latina, latva, hungara, germana, rusa, slovaka, serba kaj hispana. En kelkaj lingvoj prezentiĝas pluraj versioj – ekzemple, en Esperanto estas tri.

Bedaŭrinde, en unu el la du anglaj versioj kaj en la sola bulgara versio oni prezentas nur la unuajn tri strofojn el naŭ kaŭze de kopirajtaj limigoj.

Sago sanga

En la redaktora rimarko fine de la libreto oni raportas: „Diversaj ĉeĥaj eldonoj de Březina ... estas kripligitaj per preseraroj en la interpunkcio.” Tre bedaŭrinde, la kompilintoj de tiu ĉi modesta kajero daŭrigis tiun ĉi tradicion, eĉ samalinee.

Konsiderinde pli bedaŭrinde estas, ke ankaŭ en la poemoj mem estas komposteraroj. En la germana parto la recenzanto tuj trovis du. Tamen malgraŭ tio, oni povis plu kompreni la tekston. Simile ĝenetas eraro en la franca traduko, kiu, parenteze, forme diverĝas de la originalo, estante senrima kaj alipieda. Tamen ĝuste tiu elektita liberigo de la formo de la ĉeĥa originalo permesis al la tradukanto en la franca versio pli fidele transdoni la signifon, kio konsiderinde helpis la recenzanton.

En la dua el la tri esperantaj tradukoj de la poemo (ja ĝuste tiuj tradukoj estas la ĉefa celo kaj entute la precipa estkialo de tiu ĉi libreto memore al la 145a datreveno de la naskiĝdato de Otokar Březina) troviĝas ne plu ekkonebla senctorda eraro. Jen oni skribaĉas sur paĝo 15:

„De via morta sag' mi estas pala floro,”

Ĝuste estus:

„De via morta sang' mi estas pala floro,”

Temas pri la sango de la mortinta patrino, kaj ne pri pafita sago, kiu fakte rolas en antaŭa strofo. Tia miskompreniga komposteraro vere ne plu estas iel ajn pardonebla. Notu ankaŭ, ke la kompilinto en sia enkonduko skribas: „La esperantigitaj tradukoj ... ebligu pliajn tradukojn, ankaŭ en aliajn lingvojn, por ke la aŭskultado de Otokar Březina estu atingebla por ĉiuj, ankaŭ por neeŭropanoj.” Tiun Elizean celon la kompilinto pro akcidente alpafita sago, evidente, nun maltrafas.

Empirie, konjunktivite

Aldone, la kvalito de la esperantaj tradukoj apenaŭ atingas la kvaliton de ĉiuj tiuj nacilingvaj versioj, kiujn la recenzanto kapablis prijuĝi. Ekzemple, en la originalo figuras la frazo „pluki frukton kun gusto cindra de la Tempo-Arbo”. Tiun ŝlosilan figuron konservi sukcesis preskaŭ ĉiuj nacilingvaj tradukistoj – ĝi retroviĝas eĉ en la latina versio. En la unua esperanta versio ĝi ne rolas. En la dua ĝi iomete tordiĝis. Nur en la tria ĝi aperas laŭ la originalo kiel „tempo-arbo”, sed sencindrigita.

La unua traduko esperanten el 1920 entenas tro da elizioj kaj strangaj vortordoj. Aldone, en la dua strofo troviĝas plene nekonvena apliko de la vorto „buduaro” kaj en la sepa jen la stumbliga klopodo rimi la inpiedan „dormi” kun la virpieda „por mi”. Jen la unua strofo.

Tra viv' malgaje, kiel pentofarantino,
patrin' iradas mia sen parfum' kaj floroj,
frukt' seka, harda estis ŝia vivdestino,
sen refreŝiĝo pasis ŝiaj tag' kaj horoj.

La dua traduko esperanten el 1970 estas pli bona kaj jam ege pli verkfidela. Aldone, ĝi strebas kopii la virajn cezurojn de la originalo. Jen la unua strofo.

Kun trist' de pentulin' patrino mia iris
tra vivo sen kolor', sen florodor', sen helo,
ŝi sekajn fruktojn nur de vivoarbo ŝiris,
kun cindra gusto kaj sen refreŝiĝ' sub ŝelo.

Almenaŭ nun menciiĝas la „cindra gusto” kaj entute iuspeca „arbo”.

La tria versio el 2012, kvankam sen cezuroj, estus eble la plej bona, se la tradukanto ne ege mise elektus du vortojn. Sed unue, jen la unua strofo.

Patrino mia, pentantin' sur trista vojo,
tra tagoj sen koloro, floroj, brilo iris:
nur vivofrukton sekan, plenan de malĝojo,
sen refreŝiĝo ŝi de tempo-arbo ŝiris.

Ne malbone, kvankam la „cindra gusto” iel falis de la ĉaro. Tamen vere iomete strange impresas ĉi-versie la posta enmeto de du sciencaj fakterminoj, kiuj normalokaze ne aperu en poezia verko – nome „konjunktivito” kaj „empirio”. Aliflanke, Březina estas konata pro uzado de ankaŭ sciencaj vortoj en siaj verkoj, do, supozeble, la tradukanto nur pro tio kuraĝis subite sciencumi. Tamen en ĉiuj alilingvaj tradukoj oni uzis pri la ruĝigitaj okuloj „inflamo”, aŭ simile, kaj vere neniu ekhavis la ideon paroli rilate vivdaŭran laborpenon pri „empirio”, ja scienca termino, fakte tie ĉi plene misuzata.

Kurse kaj ekskurse

Tiu ĉi tiom deprima, kiom aprezinda poemo estas sendube leginda kaj ne malpli la tradukoj. Kiu interesiĝas pri la tradukado de poezio kaj scipovas kelkajn el la prezentitaj lingvoj, nepre aĉetu la libron. Oni povas ja bonege studi „kiel fari” kaj „kiel ne fari” kaj baze de la nacilingvaj tradukoj ekkoni, kio estu poezitraduke atingebla. Entute la libreto estus tre nutra furaĝo kadre de perfektiga kurso por progresintoj.

Iomete nekutima estas la kunlibra aldono de turisma porkomputila lumdisko (DVD, HTML), speco de kroziltaŭga virtuala ekskurso tra la regiono, kie la poeto vivis kaj verkis. Ĝi entenas ĉirkaŭrigardeblajn bildojn kaj skribitajn priskribojn en Esperanto, la angla kaj la ĉeĥa. Fona muziko mankas.

PEJNO Simono
Otokar Březina: Moje matka – Mia patrino. Diverslingve. Eld. Svitavy, Jaroměřice nad Rokytnou, 2013. 39 paĝoj. ISBN 978-80-260-4386-7. Poŝlibro 20,6 x 13 x 0,5 cm, plus porkomputila turisma DVD.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pejno Simono el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07