Minacas nova armado-konkuro

Konvencia militado estas kondukata per konvenciaj armiloj kaj batalkampaj taktikoj inter du aŭ pliaj ŝtatoj en malfermita konfronto. La fortoj en ambaŭ flankoj estas bone difinitaj. Ili batalas, celante sen kemiaj, biologiaj aŭ nukleaj armiloj precipe la kontraŭan armeon.

Kritikistoj komencas ekzameni la valoron de regulaj armeoj, en kiuj soldatoj alfrontas kaj konvenciajn kaj nekonvenciajn fortojn je neatenditaj okazoj kaj lokoj. Sukceso dependos de informaliro kune kun rapida analizo kaj kompreno de la situacio dum batalo.

Regulaj armeoj

En ampleksa koncepto malinstigo al milito estas bazita sur la kapablo venki batalantojn kaj surogatajn militistojn de malamikaj ŝtatoj. La militoj en Irako kaj Afganio montris, kiel grava estis por la alianciĝintaj armeoj la eblo batali kontraŭ ne nur regulaj armeoj sed ankaŭ neŝtataj organizaĵoj.

Ekstermado uzanta teleaviojn (senhomajn aerajn veturilojn konsistantajn el telekomandata roboto, angle drone) fariĝis ofta kontraŭterorisma rimedo.

Ekde tiam, kapabligitaj de progreso en informado kaj komputila teknologio, teleavioj fariĝis nerezisteble allogaj al militaj kaj policaj fortoj en evoluintaj landoj, samtempe liverante financan abundon al fabrikantoj.

Eta kolibro

Nuntempe, teleavioj varias inter grando simila al eta kolibro, uzata precipe por aera observado, ĝis la grando de aviadilo kapabla porti misilojn. Miniaturigo promesas la konstruon de teleavioj nutrataj de sunenergio ne pli grandaj ol insekto kun kapablo flugi preskaŭ senlime aŭ stirataj en konstruaĵojn kun celo spioni aŭ mortigi.

Kelkaj teleavioj estas diversmaniere komerce uzataj. Sed oni fokusiĝas pri milita aplikado. Komence oni uzis ilin precipe por observi kaj kontroli. Nun registaroj ilin aprobas por eliminado de la „malamiko”. Teleavioj spuras kaj atakas identigitajn militantojn aŭ individuojn, kies konduto, teleavie observata, redonas modelon de tipa militanteco.

Teknologiaj trajtoj

Teleavioj estas iloj. Malgraŭ iliaj taktikaj kaj teknologiaj trajtoj ili ne ŝanĝas la fundamentan econ de milito. Tamen ili malpligrandigas la kostojn, riskojn kaj postlasaĵojn de konvencia milito.

Aliflanke, kiel ĉiu militago, teleaviaj atakoj spronas neatenditajn sociajn kaj politikajn efikojn efektive ekster la regado de la militantoj.

Liberaluloj reflekse enkadrigas intencajn ekstermadojn kiel atencojn kontraŭ konstitucia kaj internacia juro. Malsame al torturo, planita ekstermado estas jure akceptata sub difinitaj kondiĉoj. La elekto, kiun leĝon apliki, estas kelkfoje politika decido ne bazita sur vidpunkto pure jura.

Ĝemelaj turoj

Milito kontraŭ terorismo komenciĝis en la nuna, grandskala formo post la atako de la 11a de septembro 2001 kontraŭ la t.n. ĝemelaj turoj en Nov-Jorko. La atako kreis etoson de timo, en kiu civitanaj rajtoj, moralaj konsideroj kaj ofte internacia juro havis rolon nur kiel pasive observantaj instancoj.

Estas pli kaj pli klare, ke teleaviaj atakoj plejparte anstataŭas tiujn de infanteriaj soldatoj. La proporcio de la financaj avantaĝoj dependas de la politika celo de la konflikto kaj la strategiaj cirkonstancoj de la atako.

Civilaj spektantoj

La absoluta manko de respondeco povas konduki al senbrida uzo de teleavioj en militoj. Nerealaj konceptoj pri militado fiaskas redoni veran nocion, kio estas konfliktejo. Krome pereigo de civilaj spektantoj pro teleavia atako ekster konfliktejo ne povas esti tolerata.

Laŭ la vidpunkto de armeo, teleavia programo estas esence sekreta operaco, relative malmultekosta rilate monon kaj pereojn, se komparata kun konvencia militado.

En longdaŭra periodo adopti teleavian teknologion estas afero perdita. Ĝi povos konduki al nova armado-konkuro kaj tiel starigi internacian ordon pli kaj pli perforteman kaj malstabilan – ordon dividitan inter tiuj kun teleavioj kaj tiuj sen ili, kiuj fariĝas viktimoj de ties atakoj.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07