Perfidita popolo

Ĉiutage ni spektas morton de popolo kaj de ĝia lingvo. Pli ĝuste: ni eĉ ne spektas, tio okazas silente, for de l’ okuloj, for de la koro. Maljunulino sen idaro eligas sian lastan spiron, kun la lasta vorto. Eble tiu fenomeno okazis ĉiam: postmilitaj masakroj fare de venkintoj, pesto, kiu falĉas tutajn popolojn, geologiaj transformoj de vastaj globregionoj, kiuj enterigas tutajn popolojn.

Genocido subtila

La aŭstralia historiisto Trevor Steele rakontas pri genocido multe pli subtila, okazigata sub la ŝildo de boncela ago. Britoj invadas Tasmanion (Van-Dimen-landon), klopodas tie setliĝi kaj lokas tien punkolonion; ili trovas surloke indiĝenojn, kun kiuj ili devas konfrontiĝi. La vivo de la indiĝenoj havas aliajn parametrojn: ili ne konceptas la grundon kiel varon ekspluatindan, ili vivas nomade sur tereno multe pli vasta ol necesus al ili por vivi, se ili kultivus ĝin intense kiel blankuloj farus. Tamen ankaŭ la vivo de la indiĝenoj ne fluas tute trankvile, sendepende de la blankrasaj invadantoj: oftas bataloj inter proksimaj triboj, murdoj, reprezalioj, venĝoj.

Britoj venas por „civilizi” la insulon, starigi (okcidentan) ordon, forpuŝante la lokajn loĝantojn iom post iom, jen per trudita konvinko, jen per pafado, akaparante al si iliajn teritoriojn, klopodante trudi al ili siajn kutimojn, sian vivmanieron, sian koncepton pri proprieto. Kelkaj aŭtoritatuloj deziras protekti la lokanojn, sed ili faras tion per malefikaj metodoj. Al la klopodo igi la vivon de la indiĝenoj pli bona kontrapunktas la fakto, ke maloportunas kredigi en Britio, ke en Tasmanio oni vivas prospere, aliokaze la koncepto de punkolonio kolapsus. Eksa vicguberniestro fieras, ke li „pendumigis centojn da kanajloj” kaj administris la justicon senkompate.

Du vivoj

La romanon traarkas la vivepizodoj de du personoj: la bela indiĝenino Trukanini kaj la brita misiisto Robinson, fuĝinta de Londono al Tasmanio por eviti verdikton tre probable kondamnan. Li ŝajne defendas la indiĝenojn kaj alproksimiĝas al ilia kulturo, lernas ilian lingvon, suferas kun ili la pli kaj pli severajn vivcirkonstancojn. Laŭ kelkaj, li, tamen, tion faras pro monavido, klopodante ekspluati financitajn programojn pri brita setliĝo en tiu lando.

Siavice Trukanini estis suferinta ripetitan seksan perforton fare de blankuloj, estis infektita de viruso, kiu senigis ŝin je la povo naski, estis edziniĝinta al samgentano, baldaŭ murdita de la blankuloj; ŝi fine havis duan edzon, kiun ŝi ne amas, kaj kiu ne plezurigas ŝin sekse. Sed ŝi deziras veran amon; tial la renkontiĝo kun la misiisto Robinson aspektas tute natura, kaj ili fariĝas geamantoj: la edzo de Trukanini komplezeme foriras de la scenejo, la edzino de Robinson estas malproksima kaj ne zorgas.

Saŭdado

Robinson klopodas ŝovi la indiĝenojn al fora norda insulo, Flinders, sen la rajto reveni, tiel ke ili estu bone, sed aparte, administrataj, kaj la setliĝo de la blankuloj en Tasmanio povu disvolviĝi senprobleme. La indiĝenoj fidas al li, en la promesita tero neniu kuglo ilin trafos, sed post iom da tempo la translokitoj eknostalgias kaj komencas morti pro saŭdado, kiel asertas kuracisto; sed ili mortas ankaŭ pro infektiĝo. Venas inspektoroj por kontroli la kondiĉojn, Robinson mensogas kaj ilin trompas, ĉiam kun la celo gardi la premion, asignotan por senĝena setliĝo de la blankuloj: li iĝas riĉa, komercante per la oro, trovita en la minejoj, kaj revenas glore al Britio, dum Trukanini restas surloke. La projekto de li proponita transloki la mortantajn indiĝenojn (nun nur kvarcenton da personoj) al la aŭstralia kontinento estas rifuzita: oni lasu ilin al ilia destino en la insulo Flinders, sekvatajn de honesta administrado prefere ol ilin venigi sur la kontinenton, kie ilia infektiĝo povus estigi epidemion. Pasas la jaroj, kaj Robinson mortas, lasante disputojn pri sia tre vasta heredaĵo. Siavice en Flinders la indiĝenoj mortas unu post la alia; lasta restas Trukanini, kiu forpasas post la atingo de sesdek jaroj, aĝo ne ofta por tiuj popoloj, eĉ en normalaj kondiĉoj. Ŝia lasta vorto estas la lasta vorto de lingvo, kiu mortas kun ŝi.

Malsamaj pensmanieroj

La romano evidentigas la malsamecon de pensmaniero inter la okcidenta kapitalismo, kiu bezonas kolonii kaj ekspluati la grundon, kaj la aŭstralia indiĝena koncepto, ke la tero apartenas al ĉiuj kaj ke oni devas lasi ĝin al la novaj generacioj tia, kia oni ĝin ricevis de la antaŭaj. Trevor Steele plian fojon skuas la leganton per historiaj faktoj; la eventoj rakontitaj ampleksas jardudekon, kiu finiĝas en 1876; li trankvile kaj senpasie kronikas, kiel la brita koloniado en la aŭstralia kontinento estis perforta, kvankam (ĉu hipokrite?) subtenata de bonaj intencoj: tion sintezas la titolo Paradizo ŝtelita.

Ankaŭ en lia antaŭa verko Flugi kun kakatuoj protagonistas paro, unu junulo brita kaj unu samaĝa aŭstralia indiĝeno, kiuj iel reprezentas la malsamecon de la du vivkonceptoj: tie Steele kronikas pri la brita konkero de Aŭstralio per la samaj metodoj kiel pri Tasmanio. Cetere, jam de sia unua romano Sed nur fragmento (1987) Steele prezentas la problemojn de koloniado, tiufoje pri Nov-Gvineo; li esploris bibliotekojn kaj arkivojn, tiel ke la protagonistoj estas, almenaŭ parte, fikciaj, sed moviĝas en panoramo skrupule dokumentita.

Sendiskuta kolono

Ne necesas prezenti Trevor Steele, kiu estas sendiskute la plej forta kolono de nia prozo de la lasta kvaronjarcento. Dum dudek kvin jaroj li produktis naŭ romanojn, du novelarojn kaj du vojaĝpriskribojn, kontribuis al diversaj gazetoj, laboris en pluraj eŭropaj landoj, estis ĝenerala direktoro de UEA (2002-2004) kaj akademiano (2001-2010). Lia stilo estas ankaŭ ĉi-foje glata, tuj komprenebla, kaj en la priskriboj kaj en la oftegaj dialogoj, naturritme prezentataj.

La eldono bela kiel kutime, misenpaĝigo de p. 267-269, sed facile ĝustigebla sen troa ĝeno ĉe legado. Por tiuj, kiuj preferas fermi la okulojn antaŭ la krimoj de koloniismo, ĉi tiu verko ne estas rekomendinda; sed al tiuj, kiuj deziras sekvi la malfacilajn kaj sangoplenajn padojn de la historio, mi ĝin varme rekomendas.

Carlo MINNAJA
Trevor Steele: Paradizo ŝtelita. Eld. FEL, 2012, 336 paĝoj, kudre bindita, kaj kiel bitlibro. ISBN 978-90-77066-49-2.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07