Arkeologia parko Karnunto

En la antikva epoko Karnunto (latine Carnuntum) estis la plej grava romia fortikaĵo ĉe la panonia limo laŭlonge de Danubo. Hodiaŭ sur ĝia tereno troviĝas arkeologia parko, kiu estas unu el la ĉefaj vidindaĵoj apud Vieno. La parko situas je 42 km oriente de la aŭstra ĉefurbo, inter la komunumoj Petronell-Carnuntum kaj Bad Deutsch-Altenburg (Malsupra Aŭstrio). Ĉiujare ĝi allogas multajn turistojn.

Ankoraŭ en la jaro 6 post Kristo Karnunto estis menciita kiel loko de fortikigita vintra militkampadejo de romianoj sur la suda bordo de Danubo. Fondis ĝin la posta romia imperiestro Tiberio. Ĉirkaŭ la jaro 40 oni starigis ĉi tie legian kampadejon kaj fondis civilan urbon. Post la jaro 106 Karnunto fariĝis la ĉefurbo de la provinco Supra Panonio kaj kun siaj 100 000 loĝantoj ĝi estis la plej grava romia urbo sur la teritorio de la hodiaŭa Aŭstrio. Ĉirkaŭ la jaro 400 oni detruis ĝin.

Nuntempe la arkeologia parko Karnunto estas grava allogaĵo por vizitantoj. Ĝi ĉarmas per unikaj antikvaj arkitekturaĵoj kaj rekonstruaĵoj, per ekscitaj kaj viglaj gvidadoj, pompaj trezoroj kaj spektaklaj romiaj festoj. La parko ampleksas tri partojn: la liberaera muzeo Petronell, la pagana pordego kaj la muzeo pri Karnunto.

La liberaera muzeo Petronell situas sur la tereno de la antikva urbo. Krom ruinoj el la romia epoko ĝi prezentas lastatempe ankaŭ rekonstruaĵon de malnovromiaj loĝdomo, domo de komercisto kaj termofonta banejo.

La loĝdomo estas rekonstruo de antikva konstruaĵo, situanta meze de la urbo kaj ĉirkaŭita de vivoplenaj stratoj. La domo certe estus proprietaĵo de riĉa urbano. Pri tio atestas almenaŭ la arkeologiaj trovaĵoj. Helpe de ili oni restarigis pompajn murpentraĵojn, grandajn ĉambrojn, aranĝitajn per altkvalitaj mebloj, kaj faris belegajn plankojn. Vizito al la loĝdomo donas unikan eblon ekkoni la vivon de supra romia socitavolo en la tempo, kiam Karnunto estis urbo de granda signifo.

En la jaro 2006 oni malfermis la domon de tuk-komercisto Lucio. Lia nomo estis skribita sur ŝtono, kiun oni trovis dum prifosoj. Ĝi identigas iun Lucius Maticeus Clemens kiel domposedanton, kiu profesie estis eble tukproduktisto. Pri tio atestas la endoma laborejo, ekipita kiel vendejo. La fakuloj partoprenantaj en la rekonstruo demonstris surloke la prilaboron de unuopaj konstrumaterialoj (ŝtono, ligno, stukaĵo) konforme al la antikva tradicio.

La rekonstruado de romia varmfonta banejo progresas kaj donas ideon pri la impona grandeco kaj arkitektura beleco de banejo. Alte elstarantaj rondarkaj fenestroj kaj kolona halo en la enireja parto plivalorigas la arkitekturan ensemblon. Sur areo de 1600 m2 oni starigis ĉirkaŭ 9000 m2 da ŝtonmasonaĵo laŭ antikva konstrutekniko. Paralele al la pretigo de la eksteraĵo oni intense laboras por la starigo de hejtsistemoj kaj interna aranĝo por fari la banejon tia, kia ĝi devus esti: unika baninstalaĵo.

La simbolo de Karnunto estas la 12 m alta Pagana pordego – monumento, kiu estis konstruita omaĝe al la imperiestro Konstancio la Dua. Hodiaŭ ĝi estas konsiderata kiel la plej elstara romia arkitekturaĵo de Aŭstrio kaj emblemo de la arkeologia parko Karnunto. La pordego troviĝas je 2 km for de la liberaera muzeo sudokcidente. Situanta ekster la remparo de civila urbo, la monumenta konstruo atestas pri la pompo kaj regpovo de la romia imperiestro. De la iama pompkonstruo staras hodiaŭ nur la pordegarko. Plej novaj trovaĵoj pruvas, ke komence estis fostokonstruaĵo kun kvar enirejoj, kiun oni konstruis en la jaroj 354-361.

La muzeo pri Karnunto kun siaj 3000 ekspoziciaĵoj estas la plej granda romia muzeo de Aŭstrio. Konstruita en la stilo de malnovromia somera vilao ĝi estas konsiderata kiel vera trezorejo.

La arkeologia parko estas ankaŭ elstara kuliso por ekscitaj romiaj festoj. En prezentaĵoj sub la devizo „Pano kaj ludoj” elpaŝas legianoj en brilaj kirasoj, sorĉaj hetajroj, romiaj metiistoj kaj komercistoj. Aldone al tio oni servas per altkvalitaj delikataĵoj, pretigitajn laŭ tradiciaj priskriboj. Kaj en la amfiteatro okazas gladiatoraj konkursoj kun originalaj armiloj laŭ antikva modelo. En la jaro 2006 oni festis la 2000-jaran jubileon de Karnunto.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07