Verda muro kaŝis grizajn sekretojn

Knalego frumatene eldormigas tutan vilaĝon. Strangaj bruoj sonas tra la stratoj. Fajroglobo ĉe la ĉielo suspektigas flugmaŝinan akcidenton. Sed ne temas pri aviadilo portanta senaverte danĝeron. Male: propraterene estas elkoviĝinta preskaŭ-katastrofo.

Okazis jene: la 28an de septembro, en Harthausen apud Speyer en sud-okcidenta Germanio, iom post la kvara matene, la fajrobrigadon atingis telefonalvoko, ke furiozas incendio ĉe firmao en la industria kvartalo. Oni svage sciis, ke tie oni „komercas per gasoboteloj”.

Sed surloke konstateblis, ke brulas gastransporta kamiono, ekipita per granda cisterno, evidente plena. Fajrobrigadistoj proksimiĝis al la kamiono por funkciigi akvoĵetilon. Tuj poste eksplodis la gasujo. Tiu knalo vekis malbonaŭgure la vilaĝanojn.

Hoteleto

Montriĝis baldaŭ, ke 17 fajrobrigadistoj vundiĝis, kelkaj grave. Krome la eksplodinta gaso saltigis en la aeron parton de la gascisterno, kiu alteriĝis 500 metrojn for apud hoteleto.

Tiel ŝanĝiĝis la situacio. Pro la risko de pliaj „bomboj” tiaj, alvenis fine 450 specialistoj, inkluzive de fakuloj de la ĥemia kompanio BASF en la apuda Ludwigshafen. Ili transprenis la taskon estingi la fajron en neatendite granda stokejo de diverstipaj gasujoj. Cetere oni decidis evakui la vilaĝanaron, proksimume 3000 homojn.

Pro la fajro damaĝiĝis ĉirkaŭ 100 domoj kaj laborhaloj, sed neniu mortis. Laŭdataj estis helpantoj, kiuj fine sekurigis la terenon, kaj ankaŭ vilaĝanojn. Tamen la vero malantaŭ la eventoj prezentas malpli laŭdindan impreson.

Heĝo

Post la forbruliĝo de la heĝo ĉirkaŭanta kaj plene baranta la terenon, la vilaĝanoj povis konstati, ke interne troviĝis ĥaoso el rubaĵoj teraj, metalaj kaj plastaj, kaj ke interplektiĝis kabanoj, konstrumaterialoj kaj lignaj restaĵoj kun malnovaj aparatoj kaj maŝinoj.

Ĉie troviĝis senorde gasujoj en ĉiuj grandecoj, de etaj kartoĉoj ĝis iel oblikve parkumitaj grandaj gaskamionoj. Tiu ĥaoso evidente jam antaŭe ekzistis. Orda gasvendejo alie aspektas. Evidentiĝis, ke eĉ la regiona fajrobrigado konis nek la lokon nek la kvanton de la stokita gaso.

Kontroloj

Hundoj de la posedanto komence malhelpis la aliron de la fajrobrigadistoj, dum la surlokaj akvoĵetiloj ne superis la rekomenditan distancon de 200 metroj ĝis gasfajro. Antaŭe ne okazis oficialaj kontroloj kaj inspektoj. Ne ekzistis katastrofoplanoj. Malmultaj vilaĝanoj sciis pri la vera stato de la ejo malantaŭ la kompleze verda muro.

Oficialuloj en la vilaĝo iam fieris: „Ni sentas nin porke agrable tie ĉi.” Alivorte, oni povas vivi tie kvazaŭ en komforta stalo, senĝene en propraj haladzoj, prizorgate, plenbuŝe, senpripense, kiel memkontentaj porkoj.

Aliaj nun profunde pripensas, ke ili dum jaroj vivis apud minaco, kiu nur hazarde ne kulminis en terura katastrofo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07