Venkas la sportemulo

Komence de septembro okazis federaciaj balotoj en Aŭstralio. La konservativa koalicio de la Liberala kaj Nacia Partioj konvinke venkis la Laboristan Partion. La konservativuloj ekhavis 90 deputitojn kaj la laboristoj 55.

La Laborista Partio regis la landon ekde 2007. Komence la ĉefministro estis Kevin Rudd, kiu estis tre populara dum la unua jaro. Lia populareco laŭgrade malaltiĝis pro diversaj kialoj kaj liaj kolegoj senaverte eksĉefigis lin en 2010. La antaŭe ŝajne lojala vicĉefministro, Julia Gillard, fariĝis ĉefministro.

Megalomaniulo

La elekton de 2010 Julia Gillard apenaŭ gajnis kaj ŝi povis regi nur kun la deputitoj de la Verda Partio kaj kelkaj sendependuloj. Dum ŝia ofico-periodo Rudd senĉese klopodis re-ĉefministriĝi. Post malsukcesa provo multaj laboristaj deputitoj deklaris lin ĥaosa megalomaniulo.

Dume ankaŭ Gillard iĝis malpopulara. La plimulto de la aŭstralianoj opiniis, ke ŝi estas trompisto kaj mensogulo. La deputitaro de la Laborista Partio timis, ke la rezulto de la elekto estos tiom katastrofa, ke kelkaj el ili apenaŭ restos deputitoj. Tial ili lastmomente re-ĉefministrigis Rudd-on kaj certigis, ke Gillard eĉ ne restos deputito kaj malaperos el la politika vivo.

Ŝatata

Rudd, nun denove ĉefministro, komence estis ĝenerale ŝatata. Eĉ ŝajnis, ke per li la Laborista Partio povos gajni la balotojn.

La estro de la konservativa koalicio, Tony Abbott, fakte neniam estis tre populara. Multaj opiniis, ke li, iama katolika pastro-studento, estas tro tradiciema. Tamen al aliaj homoj plaĉis, ke Abbott estas tre sportema.

Dum la balotkampanjo la konservativa koalicio sukcese konvinkis, ke Rudd restas la sama ĥaosa megalomaniulo, kiel dum sia unua ofico-periodo.

Ŝandor MONOSTORI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ŝandor Monostori el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07