Protestoj kaj kampanjoj

Dum la unua mandato de John Key [ĝon ki] la registaro celis popularecon. Dum la dua, ekde novembro 2011, ĉio ŝanĝiĝis, kaj la Nacia Partio de Key revenis al sia kutima dekstrema programo.

En aprilo 2013 okazis protestoj kontraŭ registara plano vendi ĝis 49 % de kelkaj ŝtataj energiaj kompanioj. Protestantoj atentigis, ke la plimulto de la novzelandanoj kontraŭas la vendojn, tamen jam du kompanioj estas privatigitaj.

Okazis protestoj kontraŭ submara naft-esplorado. La ekologia premgrupo Greenpeace fifamiĝis pro aktivuloj, kiuj danĝere surgrimpis esplorturon. Reage en aŭgusto 2013 la registaro prezentis leĝproponon por malpermesi protestojn kontraŭ naft-esplorado.

La Verda Partio notis, ke la registaro volas tiel mutigi la publikan debaton pri ekologiaj kaj aliaj aferoj. La partio atentigis, ke okaze de nafto-liko la rezultoj katastrofus kaj por la medio kaj por la reputacio de Nov-Zelando.

Amendo

Cetere la registaro volas amendi leĝon pri medi-planado, kiu en 1991 kreis kadron por mastrumi la teron, akvojn kaj aeron en Nov-Zelando. Celata estas maniero plifaciligi evoluigon, ekzemple laŭ la ĉefministro por ebligi pli da domoj por familioj, pli da postenoj por laboristoj.

Tamen la ŝanĝoj kaŝas ion pli gravan. Ekzemple, dum la lastaj jaroj pliiĝis la nombro de bovinoj por produkti lakton. Flanka efiko estas plia poluado de riveroj pro nitrogeno el sterkoj kaj el la urino de la bovinoj. Kelkaj bienistoj kaj Fonterra, la kompanio, kiu eksportas la plimulton de la laktoproduktoj, deziras malplistriktigi la leĝon. Aliaj, tamen, avertas pri venonta medi-katastrofo.

Kampanjoj

Ankaŭ en aŭgusto 2013 protestis sindikatanoj kaj aliaj kontraŭ proponataj ŝanĝoj rilate dungadon. La registaro volas i.a., ke strikontoj unue prie avertu kaj ke kompanioj, kiuj transprenas kontraktojn ĉe firmao kun malpli ol 20 dungitoj, ne plu estu devigataj dungi ekzistantajn stabanojn laŭ la samaj kondiĉoj kiel antaŭe.

Dume kampanjas sindikatoj por salajroj, kiuj ebligas vivtenadon. Ili diras, ke multaj homoj enspezas malsufiĉe. La minimuma salajro estas hore 13,50 novzelandaj dolaroj (ĉirkaŭ 8,0 eŭroj), sindikatanoj postulas 18,40 dolarojn (ĉirkaŭ 10,85 eŭrojn). Senlaboreco en la dua kvaronjaro de 2013 estis 6,4 %, malpli alta ol en 2012 (6,9 %).

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07