Lernu hitleran manieron ...

„Hitlero en Germanio laŭleĝe akiris regpotencon sub la vajmara konstitucio. La vajmara konstitucio fariĝis nazia konstitucio, dum neniu rimarkis tion. Do, ni lernu tiun manieron.” Jen la vortoj de Asou Torou, japana vic-ĉefministro kaj membro de la Liberal-Demokrata Partio (LDP), kiu hodiaŭ regas Japanion.

Daŭrigis Asou: „Estas granda eraro naive kredi, ke oni povas alvenigi mondpacon, defendante la pacan konstitucion. Ni, LDP, celas estigi la patrujon sekura, prospera kaj fierinda. Ŝanĝi la konstitucion estas nur rimedo por atingi la celon.”

Suverena rajto

LDP opinias, ke Usono altrudis la japanan konstitucion pro propra profito, kiam Japanio estis malvenkita en la dua mondmilito. La partio kontraŭas artikolon 9, laŭ kiu Japanio rezignu por ĉiam pri milito kiel suverena rajto de la ŝtato.

Argumentas LDP, ke posedi militpotencon estas ordinara afero por sendependa regno. Ankaŭ Japanio fariĝu do „ordinara ŝtato”.

Ne nur artikolon 9 LDP celas ŝanĝi. Ĝi proponas, ke nova konstitucio inkluzivu „limigon de homaj rajtoj favore al publika intereso” kaj „limigon de la libereco de ideo kaj esprimo sub urĝa okazo”. Ĉi tie „urĝa okazo” unuavice signifas militon.

Krizosento

Multaj japanoj spertis krizosenton pro la intencoj de LDP. Politikistoj de opoziciaj partioj, scienculoj, kleruloj kaj ordinaraj civitanoj laŭte sin esprimas kontraŭ ŝanĝo de la konstitucio.

Ankaŭ la komentoj pri Hitlero vekis grandan antipation. Tamen japanaj amaskomunikiloj priskribis la diraĵon simple kiel „misparolon”. Malgraŭ tio, kontraŭvole nuligis Asou parton de sia diraĵo.

Tamen restas la impreso, ke Asou kaj LDP opinias, ke japanaj civitanoj obeeme akceptos la planatajn konstituciajn ŝanĝojn. Nepras, ke la tiel malrespektataj japanaj civitanoj montru sian koleron.

KAWAI Yuka

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kawai Yuka el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07