Hejmeniras la eterna soldato

Kun militistaj honoroj estis feste entombigitaj en la slovaka vilaĝeto Mojtin la restaĵoj de eksa soldato de la habsburga armeo.

Laŭ historiistoj, Ladislav Škultéty-Gábriš [ladislav ŝkulteti-gabriŝ] estis unu el la plej longe servintaj soldatoj en la historio. Pasiginte 81 jarojn en la armeo, li soldatservis sub kvar imperiestroj kaj travivis sian 22an militon en 256 militkampoj.

Li batalis 22 fojojn kontraŭ francoj, sep fojojn kontraŭ prusoj, du fojojn kontraŭ otomanoj kaj unu fojon kontraŭ la rusa caro.

Sepjara milito

Gábriš naskiĝis en 1738 en la montara vilaĝeto Mojtin (ĉ. 165 km norde de la ĉefurbo Bratislavo). 12-jaraĝa li eniris la armeon post la morto de sia patrino kaj tiel lernis legi, skribi kaj kalkuli. Kiel simpla soldato, li estis honorigita dum la tiel nomata sepjara milito (1756–1763).

En 1790 li atingis la rangon de ĉefserĝento kaj samtempe estis nomumita flagoportanto de la regimento. Li akiris la plej altajn ordenojn en la habsburga armeo: arĝentan medalon pro heroaĵo kaj kanonan krucon (tiel nomitan, ĉar ĝi estis fandita el forrabitaj kanonoj malamikaj).

Dumviva servado

En 1825 li renkontis la aŭstran imperiestron Francisko la 1a. La imperiestro rimarkis maljunulon en la honora gvardio kaj, kiel rekompencon pro lia servado, li plenumis al Gábriš deziron: tiu iĝis dumviva flagoportanto sen neceso praktiki pliajn militdevojn. Krom tio, la imperiestro donis jaran alpagon al lia soldatsalajro en monsumo de 100 guldenoj.

Gábriš mortis en 1831 en soldathospitalo en la vilaĝo Sanicolau Mic (hodiaŭ parto de la urbo Arad, Rumanio), kie li estis entombigita. Post 182 jaroj li estis eltombigita, kaj liaj restaĵoj estis transportitaj per militaviadilo al Slovakio. Tie li estis denove entombigita en sia naskiĝvilaĝeto la tagon de sia 275-a naskiĝdatreveno. Ĉeestis ambasadoroj en Slovakio el Rumanio, Hungario kaj Aŭstrio.

Du romanoj

La slovaka verkisto Ján Martiš (1931–1990), cetere el la sama vilaĝo kiel Gábriš, priskribis lian vivon en du romanoj: Imperiestra eterna soldato (1970) kaj En servado de kvar imperiestroj (1977).

Ankoraŭ pli longe ol Gábriš servis en la franca armeo Jean Thurel (1699–1807). Li vivis en tri jarcentoj dum 107 jaroj, el kiuj 90 en la armeo.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07