Saluton, serĝento!

En la 1980aj jaroj mi ekapartenis al elito. Mi sufiĉe fieris: mian elitecon mi akiris ne brokante, ekzemple laŭnaske, pro membriĝo en eminenta familio, sed proprainiciate. Mian elitecon mi neniam petis, neniam elserĉis, kaj ĝin mi malkovris nur hazarde, kvazaŭ fuŝe. Kiel mi fariĝis elitulo? Simple, ĉar iu taksis min sufiĉe grava, almenaŭ politike interesa, por subaŭskulti kaj registri miajn telefonmesaĝojn.

Tiel mi sciis, ke almenaŭ en la politika mondo mi „alvenis”. Paralele, en Esperantujo, dum la epoko de la t.n. lingvo-papo Bernard Golden, oni fieris, kiam tiu degnis „beni” per mencio pri tiu aŭ alia lingva malglataĵo. Tiel oni aliĝis al ekskluziva klubo: ne plu nura anomina „unu el” sed iel rekonata „unu”.

Simile Reto Rossetti. Per poŝtkarto, kiun mi ame konservas (ja plurajn tiajn mi havas), li notis: „Permesu ankaŭ alian atentigon. En sprita kaj taŭga artikolo (en MONATO) vi skribis transportitaj, kie -ataj ŝajnas pli logika kaj zamenhofa. ... Cetere, kune kun vojeto vi povintus diri ĉi tie, ĉu ne, pado?”

Ĉu vivas tiuj nun en Esperantujo, kiuj tiel – private, proprainiciate, pro profunda kaj sincera amo al la internacia lingvo – admonas kaj konsilas? Mi ne scias. Mi scias nur, ke kiam oni „akceptis” min en la politike subaŭskultata klubo, kontraste al la Esperanta, temis ne pri amo. Male.

La afero jenis. Mi estis deputito-kandidato dum naciaj elektoj kaj reprezentanto de nova partio. Sendube regis intereso inter rivaloj pri la novuloj. Pri kiom da mono, kiom da homfortoj, ili disponas? Kian kampanjon ili planas? Kiuj ili vere estas?

Unu vesperon mi telefonis al amiko por babili ne pri politikaj aferoj, sed pri ordinaraj, ĉiutagaj okazantaĵoj. Subite mi aŭdis parton de la konversacio, evidente surbendigita. Mi demandis al mia amiko, kion li faras, kaj li same al mi. Ankaŭ li la registritan konversacion estis aŭdinta.

Mian amikon mi plene fidis kaj mi sciis, ke ne li nian babiladon surbendigis. Cetere, kial? Tuj mi estas konvinkita, ke tria homo – eble membro de alia politika partio laboranto ĉe telefon-centralo, eble la polico, la sekreta servo – fie subaŭskultis kaj registris mian konversacion.

Rezulte, kiam necesis mesaĝi pri io konfidenca, mi elektis publikan telefonbudon, kaj kiam mi pri nepolitikaj, familiaj aferoj hejme telefonis, mi komencis ĉiun dialogon, dirante „Saluton, serĝento!”, supozante, ke temas pri reprezentanto de la polica ŝtato, kiu volas informiĝi pri la nova politika partio.

Ho, simpla kaj naiva mondo, kiam regis hometoj kun kapaŭdiloj kaj magnetofonoj. Ne plu ... nun temas pri komputiloj kaj aliaj elektronikaj trukoj por „legi” ĉies retmesaĝojn, kontroli ĉies fejsbuk-paĝojn, listigi ĉies telefon-kontaktojn.

En la 1980-aj jaroj mi, pro politika agado, estis alelektita al elita grupo de aktivuloj suspektindaj kaj prispionindaj. Nun ni ĉiuj, vole nevole, suspektindas kaj prispionindas. Tamen ne plu eblas paroli pri elito: niaj nombroj bedaŭrinde tro grandas.

Nepras danki, mi kredas, al kuraĝuloj kiel la usonano Edward Snowden, kiu montris al la mondo la amplekson de la spionado kontraŭ ne nur registaroj sed ankaŭ ordinaraj civitanoj entreprenata interalie de la usona Nacia Sekurec-Agentejo.

En mia epoko, do antaŭ 30 jaroj, mi bezonis fuŝulon ĉe telefon-centralo por min averti pri subaŭskultado. Hodiaŭ ni bezonas la moralan forton de Snowden – en alia, milita kunteksto de la usona soldato Bradley Wiggins – kaj aliaj por indiki, kiel pekas niaj politikaj mastroj en nia nomo. Heroojn tiajn ni salutu!

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07