Splito

La varmruĝa ardo de kandellumo dancigis viglajn ombrojn de la du geamantoj sur la muroj en la gemuta ĉambro. La kandeloj elstaris de malplenaj vinboteloj; du pliaj boteloj preskaŭ malplenaj apudis la liton. Li sidas sub la modesta lumo de ŝparlampo, sola, kun botelo de viskio – ne plu da viskio – sur la tablo.

Ili rigardis sin, la manoj apenaŭ lasantaj la alian sentuŝa, estas kvazaŭ ili troviĝus ene de bobelo, kiu elfermas la eksteran mondon. Li prenas ankoraŭ unu fojon, la lastan, ŝian portreton en la manojn, dum io dolorige premas lian bruston, en kiu la koro plie ĉifiĝas.

La variaj notoj de agrabla gitarmuziko kun ritmaj ĝembeo-frapoj1 sonis el la laŭtparoliloj, tiel kreante ilian privatan mondon. La silento, interrompite nur de preterzumanta aŭto ekstere, ankoraŭ pli emfazas lian solecon.

Ilia nesatigebla deziro ekflagris denove, kaj ree ili karese voris unu la alian, lekis, palpis, premis... unuiĝis lante sed ritme moviĝante ĝisklimakse, jam la trian fojon en tiu tago. Sian lastan cigaredon li rutine plenigas per tabako, zorge rulas ĝin al homogena cilindreto, lekas la glurandon de la folieto kaj fermas la tuton. Lante li prenas la fajrilon kaj bruligas la cigaredon.

Ankoraŭ anhelante ŝi metis sian kapon sur lian bruston, palpe-serĉe prenis pecon da ĉokolado de la breto super ili kaj rite-incite metis tion en lian buŝon. Profunde li enspiras la bruletantan fumon kaj blovas ĝin supren, ĝuante la trankviligan efikon, kiun ĝi kun la viskio estigas.

La paro babiletis, rigardante unu la alian en la okulojn, karesante, kisante, kvazaŭ nenio ajn en la mondo povus disigi ilin. Kvazaŭ. Tamen, la larmoj fluas el liaj okuloj; nenio aŭ neniu iam povus forpreni tiun doloron el lia koro. Neniam.

Kiam la muzikdisko finiĝis, ŝi iris elekti alian, tiun kun la kanto, laŭ kiu ili unuafoje dancis kiel paro; aŭ pli ekzakte, ili fariĝis paro dum dancado je tiu kanto. Li rektigas sin, rigardas sian ŝrankon, elprenas diskon kaj rompas ĝin – li ne plu povus aŭskulti ĝin denove, lia vivo estas rompita, kiel nun ankaŭ la disko mem. La pecojn li disĵetas, ne kolere, sed despere.

Spontanee li ekstaris kaj prenis ŝin inter siajn brakojn, amplene tiris ŝian kapon kontraŭ la sian kaj ekmoviĝis ritme, dum ŝi sekvis lin, harmonie. Senkonsile kaj senkonsole li turniĝas ĉirkaŭe, piedbatante la pecojn de la rompita disko disen en la ĉambron.

Kiam la kanto finiĝis, ili restis ankoraŭ tiel, svingiĝante iomete tien-reen, interapogante, kisante kaj karesante, unu absorbita en la alia. Kiam ĉiuj pecoj estas ekster lia vido, li trankviliĝas, iras al la fenestro, kies breto subtenas liajn kubutojn; la manoj la kapon; li rigardas sen vidi.

Serene ili ekserĉis siajn vestaĵojn, dume rigardis la aliulan korpon, kiu ne plu havis sekretojn, kaj ili vestis sin, dum iliaj mensoj restis ankoraŭ unu. Ili sciis, ke alvenis la tempo foriri. Ĉar vesperiĝas, la vitro de lia fenestro fariĝas spegulo, kaj li povas vidi sin, kvazaŭ li alrigardus fremdulon. Ne, tiuj peze nigraj okuloj ne apartenas al tiu, kiu li iam estis.

Ŝi serĉis sian sakon nun, dum li rondspuris, ĉu ŝi ion forgesis, kaj man-en-mane ili ekiris tra la koridoro, trans korteton al la strato, kie ili promenis kun la brakoj ĉirkaŭ la aliula talio, kvazaŭ siama ĝemelo, nedisigebla. Lastan fojon li rigardas sian ĉambron kaj rezolute postlasas ĝin, kaj la koridoron, la korteton, iam romantikan, nun torturan. Sur la strato li trenas sin antaŭen, la brakoj pende suben kiel salikaj branĉoj.

Jen ili preterpasis sian restoracion, sian parketon, sian kafejon kaj ŝirmejon por kisado kaj subpalpado, jen ilia cigaredvendejo; la mondo al ili apartenis, la feliĉo paŝis kun ili tra iliaj gemutaj stratoj. Li promenas apatie, rigardas nenion aŭ neniun. Tamen, foje kiam li vidas tro familiaran lokon, li forturnas la kapon, dum lia koro kiel spongo kunpremiĝas, tiel ke larmoj fluas el liaj okuloj.

Malantaŭ la angulo estis la busstacio, kie disiĝos la unueca paro kiel papera folio ŝirita laŭlonge en du duonojn, ĉiuj eroj de la ŝiritaj flankoj sopirantaj la komplementan parton. Unuflanke de la ponto troviĝas la busstacio, aliflanke la fervoja stacidomo. Trene sed firmdecide li suriras la ponton por halti meze de ĝi. Li sentas sin malplena, eĉ ne duono de homo, restas de lia persono nur franĝo, ĉifeto.

Atinginte la angulon, ŝi vidis la ekirontan buson kaj reflekse lasis lin, tamen ne forgesante lastan kison, kaj ekkuris ... Li rigardis rapide alvenantan trajnon el la malproksimo, kaj ekgrimpas sur la parapeton ...

De malantaŭ kamioneto alvenis aŭto, kiu lanĉis ŝin en la aeron ... li kriegis... ... kiam la trajno alproksimiĝis sufiĉe, li ĵetas sin en la aeron, sen krio. Li nur flustras ŝian nomon, certa ke tuj, ili estos kunaj denove.

1. Ĝembeo: Afrika frapinstrumento.
Lode VAN DE VELDE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lode Van de Velde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07