Ĝui kulturon en Marsejlo

Ĉi-jare Marsejlo estas la Eŭropa Kultura Ĉefurbo sub la nomo „Marseille Provence 2013 (Marsejlo-Provenco 2013)” (MP 2013). La evento okazas ne nur en Marsejlo, sed en la tuta regiono, inkluzive de Aikso Provenca, Arlezo, La Ciotat ktp.

La due plej grandan urbon de Francio oni fondis kiel helenan kolonion antaŭ 26 jarcentoj. Kvankam la organizantoj, kiuj prizorgas la programon, ne aludas la antikvajn helenajn muzojn de belartoj, tamen multaj gravaj okazaĵoj, kompreneble, rilatas al la antikveco. Ekzemple jam estas organizitaj ekspozicioj pri diversaj oraj objektoj de antikvaj marsejlanoj en ilia templo en Delfo (Grekio) kaj fotoekspozicio de Jozef Kudelka pri la antikvaj urboj ĉirkaŭ Mediteraneo.

Pentrado estas unu el la klasikaj artoj, bone reprezentitaj en MP 2013 per la ekspozicio „La Granda Ateliero de Suda Francio” (Le Grand Atelier du Midi), kiu montris pentraĵojn de Cézanne ĝis Matisse en Aikso Provenca kaj de Van Gogh ĝis Bonnard en Marsejlo, kaj verkojn de Picasso kaj de Raoul Dufy.

Renovigado

La kultura evento estis bona kialo por renovigi la urbon. La malnova haveno, la centro de Marsejlo, estas nun kun malpli da aŭtomobiloj kaj pli da areo por piedirantoj. La internacie rekonita arkitekto Norman Foster projektis ombrelon, kiun oni instalis sur la ĉefa kajo de la haveno.

Samtempe oni malfermis la Muzeon de Civilizacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo (MUCEM) – nacian muzeon, kiu celas alporti novan vizion pri la mediteraneaj kulturoj. Ĝi estas instalita parte en fortikaĵo de la 12a jarcento kaj parte en moderna konstruaĵo, projektita de la marsejla arkitekto Rudy Riciotti. Unu el la unuaj ekspozicioj estas „Nigro kaj bluo, mediteranea sonĝo” (Le noir et le bleu. Un rêve méditerranéen).

La ornamaj artoj nun havas sian muzeon en Parko Borely, en kiu estas mebloj, teksaĵoj, ceramikaĵoj, kaj aliaj artobjektoj de la 17a jarcento ĝis nun.

De la antikveco ĝis modernaj artoj

Do ne ĉio rilatas al la antikveco. En la programo estas ankaŭ grandaj ekspozicioj pri moderna arto. La fondaĵo „Vasarely” en Aikso Provenca estis renovigita kaj proponas novan instalaĵon de la verkoj de Victor Vasarely.

Pri modernaj artoj estis organizita ekspozicio „Ĉi tie, aliloke” (Ici, ailleurs) en Marsejlo, kun plastikaj artaĵoj de ĉefaj nun vivaj artistoj el multaj landoj ĉirkaŭ Mediteraneo.

Inkluzive scenajn artojn

Multaj koncertoj okazas dum la jaro en multaj lokoj. Ĉi-somere la kutimaj okazaĵoj estis ligitaj kun „Marseille-Provence 2013”: ekzemple la Internacia Festivalo de Lirika Arto (Festival International d'Art Lyrique) en Aikso Provenca, en kiu la ĉefaj operprezentaĵoj estis „Don Giovanni”, „Rigoletto” kaj „La Traviata”.

La festivalo de ĵazo de la 5 kontinentoj (Festival de Jazz des Cinq Continents) bonvenigis gravajn internacie konatajn artistojn kiel George Benson, Gilberto Gil, Wayne Shorter, Chick Corea k.a.

Teatraĵo, poezio kaj danco ne estas forgesitaj. Ili ĉeestas per multaj programoj en diversaj urboj, partoprenantaj en MP 2013. Danco estas parto de la programo ĉefe per la festivalo „Danco en Aŭgusto” (Danse en août), kiu invitas la svisan koreografon Foofwa. La Nacia Baleto de Marsejlo (Ballet National de Marseille) bonvenigas la baratan dancistinon Hemabharathy Palani.

Aliaj aranĝoj

Sciencaj ekspozicioj, ekzemple pri akvo, kancero, malluma materio ktp trovis lokon en la programo.

Lige kun la MP 2013, la Eŭropa Fiero (Europride) pri GLAT-rajtoj (gejaj, lesbaninaj, ambaŭseksemulaj kaj transgenrulaj) okazis en Marsejlo. La aranĝo inkluzivas multajn koncertojn kaj dancaranĝojn, ekspozicion pri sekso kaj, kompreneble, grandan marŝon.

Ankaŭ politiko estas ligita kun la evento MP 2013. Ekzemple, festivalo de arabaj kinematografioj jam okazis, kaj somera universitato pri la temo „Hegemonio kaj rezisto” (Dominations et résistances) estis planita.

MP 2013 estas okazo ankaŭ por desegni novan urban piediran ekskurson, nomatan GR 2013.

Off-festivalo

Unuafoje en la historio de la eŭropaj kulturaj ĉefurboj ekzistas Off-festivalo. Ĝin organizis ĉefe homoj, kiuj ne estas oficiale rekonitaj.

La festivalo aranĝis „Yes we camp ...”, plurmonatan artistan loĝejon en Marsejlo. Ankaŭ festivalo de rok-muziko de lokaj grupoj okazis en julio.

Multaj artistoj, kiuj proponis al MP 2013 projektojn, sed ne estis elektitaj, partoprenas en la „Off-festivalo”.

Unu miliardo da eŭroj

Kompreneble urbanoj demandas sin: „Kiom ĝi kostas? ...” La respondo ne estas facile trovebla. Oni ne trovas respondon en la oficiala retejo de MP 2013, sed laŭ Vikipedio la elspezoj estas 91 milionoj da eŭroj, el kiuj 84 % devenas de publikaj financoj (Eŭropa Unio, Francio), kaj 16 % de privataj subtenantoj.

Sed samtempe grandajn konstruaĵojn, projektitajn de famaj arkitektoj, oni konstruis helpe de investoj de publikaj kaj privataj sponsoroj, atingantaj sumon de pli ol unu miliardo da eŭroj. En tiuj konstruaĵoj estas la Muzeo de Civilizacioj de Eŭropo kaj Mediteraneo (MUCEM), la Mediteranea Vilao (Villa Méditerranée), la Muzeo „Rigardoj el Provenco” (Regards de Provence), la Regiona Fonduso por la Moderna Arto (Fonds Regional pour l'Art Contemporain) k.a.

La urba konsilio de Marsejlo esperas, ke la kvar aŭ kvin milionoj da turistoj, kiuj kutime vizitas Marsejlon, ĉi-jare duobliĝos. Oni povas trovi pliajn detalojn (en la franca kaj la angla) ĉe www.mp2013.com kaj www.Marseille2013.com (pri la Off-festivalo).

Thierry SPANJAARD

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Thierry Spanjaard el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07