Litovio denove kun flugiloj

En la periodo plej malfavora por la monda aviado en Litovio ekis nova flugkompanio Air Lituanica. La 30an de junio la aviadilo Embraer 170 plenumis sian unuan flugon sur la itinero Vilnius – Bruselo. Prioritaton ricevis la ĉefurbo de Eŭropa Unio pro tio, ke ekde julio dum duonjaro Litovio prezidas la Konsilion de Eŭropa Unio kaj kunligo inter tiuj du urboj fariĝis tre grava.

Kelkajn tagojn poste la sama aviadilo malfermis novan itineron al Amsterdamo. Jam estas planitaj flugoj ankaŭ al Berlino. Iom poste, kun la apero de la dua aviadilo Embraer 175, al la flugmapo aldoniĝos Munkeno, Prago kaj Moskvo. Ĉi-jare la kompanio planas transporti ĉirkaŭ 70 000 pasaĝerojn. Oni planas dum 2014 kreskigi la nombron de aviadiloj ĝis kvar kaj aldoni pli da destinoj.

La voston de la unua aviadilo ornamas la blazono de la litova duko Vytautas la Granda. La duko estas grava simbolo de la litova identeco. Li famiĝis kiel perfekta organizanto kaj estro, kaj kapabla diplomato. Aliaj aviadiloj de Air Lituanica havos blazonojn de aliaj litovaj dukoj. La nomo de la nova flugkompanio ripetas tiun de la eksperimenta aviadilo „Lituanica”, kun kiu du litovaj aviadistoj Steponas Darius kaj Stasys Girenas en 1933 celis el Novjorko atingi Kaunas. Ili sukcese transflugis Atlantikon sed pro nekonataj kaŭzoj frakasiĝis en la teritorio de la nuna Pollando, kiam ĝis la destino restis nur dekono de la vojo.

La iniciatinto de la nova flugkompanio estas Arturas Zuokas, la urbestro de la ĉefurbo Vilnius. Pasintjare li alvokis ĉiujn urbestrojn de Litovio kontribui al kreo de nacia flugkompanio. La rezulto estas, ke nun 83 procentojn de la kompaniaj akcioj posedas kompanio Start Vilnius apartenanta al la urba konsilio de Vilnius kaj 17 procentojn havas Air Lituanica Club, kiu konsistas el diversaj entreprenoj kaj privataj investantoj.

Malfavora situacio

Spertuloj de aviado rimarkigas, ke Air Lituanica naskiĝis en periodo malfavora al aviado. Precipe malfavora situacio estas en la balta regiono kaj la lastaj kvin jaroj en Litovio eĉ estis tragike malsukcesaj por aviado: en la jaro 2009 sian agadon rompis la nacia kompanio flyLAL (Lithuanian Airlines) kaj la flugkompanio Star1 Airlines, fondita en 2010, vivis apenaŭ unu jaron.

La estro de la novaperinta flugkompanio, Erikas Zubrus, ne ŝatas ke lia kompanio estas komparata kun siaj antaŭuloj, kiuj, liaopinie, agadis en malsamaj kondiĉoj kaj havis malsamajn agadmodelojn kaj celojn. Laŭ li, la nuna merkata situacio estas tute alia.

Erikas Zubrus esperas, ke kvankam komence la agado estos malprofita, tamen post ĉirkaŭ du jaroj la kompanio fariĝos profitodona. Litovoj kontraktis kun siaj kolegoj de Estonian Air. Ambaŭ kompanioj kunlaboros en vendado de biletoj kaj efektivigo de rektaj kaj konektaj flugoj. Flugoj de Air Lituanica estos markitaj per indikiloj de ambaŭ kompanioj – LT (litova) kaj OV (estona). La unua aviadilo de Air Lituanica ankaŭ estis luita de la estona kompanio. La litova estro diris, ke biletoj por litovaj flugoj kostos pli ol tiuj de Ryanair, sed malpli ol tiuj de Lufthansa.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07