Vekiĝas giganto

Ondo da protestoj surprizis la brazilan registaron dum internacia futbala konkurso. Gejunuloj, plejparte el la kreskanta meza klaso, postulis atenton pri socialaj kaj moralaj mankoj anstataŭ investon en multekostaj eventoj, kiel la monda futbala ĉampioneco, okazonta venontjare en Brazilo.

Ĉio ekestis komence de junio en San-Paŭlo, la plej granda urbo de Brazilo, kiel ordinara protesto kontraŭ la anoncita altigo de la prezo de bus-biletoj. Subite la urba protesto aliformiĝis al manifestacioj tra la tuta lando.

Ĵurnalistoj

Kontribuis al la solidara indigno la perforta reago de la polico dum la unuaj manifestacioj. Eĉ ĵurnalistoj estis vunditaj per plastaj kugloj. Tia konduto vekis kritikon, inkluzive de la loka registaro, kiu promesis puni la perfortintojn.

Sociaj retoj funkciis kiel fulma ligilo ĉe la junularo. Ĝenerale, responde al retaj alvokoj, la protestoj pace disvolviĝis. Tamen ne maloftis vandalismo kaj oportunisma ŝtelado, kion evidente toleris nek la polico nek la pacema parto de la manifestaciantoj.

Stadionoj

Al la postulo malaltigi la prezon de biletoj aldoniĝis akra kritiko kontraŭ aplikado de publika mono por konstrui stadionojn. Kritikata estis ankaŭ korupto en politikaj institucioj.

La protest-movado baptis sin „Vekiĝas giganto”. Ĝi klopodis montri sin senpartia kaj senideologia. Notinde estas, ke neniu taktiko de la opoziciaj partioj tiel efike skuis la popularecon de la reganta koalicio, nome la popolfronto estrata de la Laborista Partio.

Laŭ plej freŝa statistiko la populareco de la respublika estraro falis de 63 % en marto al 55 % en junio, kiam vekiĝis la juna giganto.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07