Tamen ne la plej alta ...

Komence de junio 2013 inundoj damaĝis grandajn partojn de Aŭstrio, Germanio kaj Ĉeĥio. La nivelo de la inundoj estis en kelkaj lokoj pli alta ol en la jaro 2002, la lasta ruiniga alta akvo.

Unue estiĝis malvarma aero norde de la Alpoj. El la sudo venis humida aero kaj sekve pluvegis dum kelkaj tagoj. Akvoamasoj fluis tra Bavario (Germanio) laŭ la riveroj Inn kaj Danubo, poste tra Aŭstrio kaj Hungario. Rompiĝis digoj aŭ plialtiĝis la grundakvo. Tial subakviĝis keloj kaj teretaĝoj.

Similan katastrofon travivis mezeŭropanoj en 2002. Post tiu jaro estas konstruitaj digoj el tero aŭ moveblaj protektiloj el betona fundamento, kiu restas en la tero. Laŭbezone eblas starigi sur ĝi fostojn kaj kontraŭapogilojn. Inter la fostoj oni muntas aluminiajn platojn ĝis la alto de kvin metroj. Tiu ĉi multekosta instalaĵo jam protektis multajn vilaĝojn kaj urbojn laŭlonge de Danubo.

Mezurilo

Gravas informsistemo pri alproksimiĝantaj inundoj. Tiu sistemo ne kontentige funkciis. Unuflanke mankas scio pri la evoluo de la inundo. Aliflanke la akvonivelo estis tiel alta, ke ekzemple en la ĉedanuba vilaĝo Aschbach [aŝbaĥ] la mezurilo ne plu funkciis.

Post pluvego rapide plialtiĝas la akvo, se la rivero fluas en mallarĝa ujo inter altaj digoj. Tial post 2002 oni decidis fari vastan fluejon por Danubo en Machland [maĥland], kie povas amasiĝi granda parto de la akvo. En Machland, oriente de Linz [linc], bienistoj, kompensite, jam forlasis aŭ baldaŭ forlasos siajn terenojn.

En la aŭstra ĉefurbo Vieno ne estis grandaj damaĝoj, ĉar paralele al la malnova riverujo troviĝas la „Nova Danubo”. Ĝi estas dum normalaj tempoj ripozejo. Dum inundo oni ne rajtas en ĝi sin bani pro la danĝere kaj rapide fluanta malpura akvo.

Fajrobrigadoj

En Aŭstrio dum la inundo helpis 70 000 homoj, inter tiuj 40 000 membroj de libervolaj fajrobrigadoj. Per miloj da pumpiloj ili sekigis akvoplenajn kelojn. Ili savis homojn kaj bestojn kaj liveris nutraĵojn al tiuj, kiuj restis en domoj inunditaj. Monon de la ŝtato la helpantoj ne ricevos.

Post la inundo necesas rapide formeti ŝlimon kaj koton, kiuj post sekiĝo iĝas malmolaj kiel betono. Venos helpa mono de katastrofa fonduso. Asekuraj kompanioj ne pagas al domposedantoj, se la ruinigita domo staras en „ruĝa zono”, kie inundoj ofte okazas.

Industriisto

Kampanjon por kolekti monon iniciatis Frank Stronach [frenk ŝtronaĥ]. Li naskiĝis en 1932 en Aŭstrio, riĉiĝis kiel industriisto en la 1960aj jaroj en Kanado, kaj fondis en 2012 novan politikan partion kun la nomo Team Stronach, mallonge Frank.

Post la inundo li donacis 500 000 eŭrojn por la viktimoj de la inundo kaj alvokis ke donacu 10 % de siaj salajroj ĉiu, kiu „vivas de impostoj” kaj havas jare netan salajron de almenaŭ 80 000 eŭroj, do specife politikistoj, sindikato-funkciuloj kaj similaj.

La inundo de 2013 ne estis la plej alta de la lastaj 1000 jaroj. Tion montras strekoj ĉe la akvo-pordego (Wassertor) en Schärding [ŝerding] ĉe la bordo de la rivero Inn. Ekzemple la plej alta nivelo estis 8,8 m en 2002, 10,5 m en 2013, 11,3 m en 1954, 11,6 m en 1899, kaj 13,0 m en 1598.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07