Everesto mem blovospiras

Antaŭ kelke da jaroj komenciĝis, kadre de la sciencista medio, fervora debato pri la efektiva sanstato de la everestaj glaĉeroj. Iuj rigardis ĝin bona, iuj malbona. Italaj esploristoj metis finon al tia diskutado, disvastigante la fidindan konkludon, ke la tiel nomata monda varmiĝo ne ŝparas la plej altan monton de la planedo, Evereston. Tiu, fojfoje nomata „tria poluso” de la tero, pli kaj pli varmiĝas, simile al la ceteraj plej malvarmaj lokoj de la tero. La sekvo? Neĝoj kaj glaciejoj fandiĝas, lasonte baldaŭ la alvalajn hom-komunumojn sen akvo.

Imponeco

Jen kelkaj sciencaj donitaĵoj, kiuj konvinkis ĉi-rilate eĉ plejskeptikulojn: la glaĉeroj de la monto Everesto spertis, ene de 50 jaroj, malaperon de 13 % de sia amplekso; cetere, en la sama tempodaŭro, la neĝ-limo supreniris je 180 metroj. La itala teamo, kiu plenumis la esploron kaj kies membroj venas de iu loka sidejo de CNR (Itala Tutlanda Centro de Esplorado), sed ankaŭ de la universitato de Milano kaj de Ev-K2-CNR (scienca komitato), analizis la sanstaton de la glaciejoj, kiuj blankigas la pintojn de la azia montaro, tiom konata pro sia imponeco. La esploristoj priesploris precipe la tiel nomatan Nacian Parkon de Sagarmatha (kiu havas amplekson de 1148 km2): temas pri regiono de la montoĉeno, kiu inkluzivas impresajn pintojn. Tiuj ne hazarde allogas turistojn kaj alpistojn el la tuta mondo.

Kronologio

En la lastaj jaroj la scienca komunumo estis disigita: la itala esplorgrupo donis tamen konvinkajn respondojn, kiujn ĉiu estis devigita akcepti, ĉar temas pri faktoj, ne hipotezoj. Oni uzis kartografiajn reliefojn kaj satelitajn bildojn, plenumante tiumaniere precizan glaciej-kronologion, aŭ alivorte historion, kiu kovras la tutan lastan jarcentduonon. Oni rimarkis, ke de post 1962 la glaĉeroj retroiris je 400 metroj. La fakuloj esploris ankaŭ la temperaturojn kaj la precipitaĵojn ekde la 1990aj jaroj. Oni notis pliiĝon de la temperaturo je 0,6 gradoj centezimalaj kaj malaltiĝon de la pluvoj je 100 mm en la antaŭmusonaj kaj vintraj monatoj.

Patrino

Tio ne signifas, ke la dio de la nepala ĉielo (ja tiu ĉi estas la signifo de la loka nomo Sagarmatha) aŭ la patrino de la tibeta universo (tion signifas la alifoje uzata nomo Chomolangma) restos post deko da jaroj tute nuda. Baldaŭ (kaj certe) malaperontaj estas nur la malgrandaj glaciejoj, alivorte tiuj kun amplekso malplia ol 1 km2. La ĉefaj, plej grandaj glaciejoj estas fakte pli malrapidaj kaj rezistaj en sia fandiĝo. „La malgrandaj glaciejoj jam perdis 43 % de la propra amplekso”, skribis la esploristoj en artikolo prezentita ĉe internacia kunveno lastatempe okazinta en Cancún (Meksiko).

Kolizio

La rezultoj de la esploro estas maltrankviligaj ne nur por la sciencistoj, kiuj plej ofte, kvankam kun iom da esceptoj, spektas tiun mondan varmiĝon per iom da malkvieto, sed ĉefe por la homoj, kiuj loĝas ĉe la piedoj de la montaro. La everestaj glaciejoj fakte havas la econ havigi akvon alvale dum la sekaj sezonoj. Ili estas konsiderataj la akvaj rezervoj de Azio. Tiu akvo utilas por agrikulturo, por la produktado de elektra energio kaj, nelaste, por trinkado. Do la observebla retiriĝo de la glaciejoj, aliflanke kreskonta sendube laŭ la plenumintoj de la esploro, povus havi gravan kolizion kun la vivo de azianoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07