Beleco sakrala

Slovakio havas 61 lignajn sakralajn konstruaĵojn: 44 grekkatolikajn kaj ortodoksajn templojn, 11 romkatolikajn preĝejojn kaj ses evangeliajn artikolajn preĝejojn. Ĉio ĉi reprezentas belegan sakralan arkitekturon de Slovakio, kiu estas admirata de indiĝenaj kaj eksterlandaj vizitantoj. Kelkaj el la slovakaj lignaj temploj kaj preĝejoj estas enskribitaj ankaŭ en la Listo de monda Heredaĵo de Unesko.

La plej granda ligna evangelia preĝejo en Slovakio kaj samtempe en meza Eŭropo troviĝas en la malgranda vilaĝeto Svätý Kríž (esperante Sankta Kruco), situanta ĉirkaŭ 14 km de la urbo Liptovský Mikuláš (norda Slovakio). Pro kio estas ĉi tiu artikola preĝejo interesa? Juĝu mem!

Historio

La artikolaj preĝejoj estas propre sakralaj konstruaĵoj, konstruitaj surbaze de leĝa artikolo n-ro 25 pri la t.n. Soprona Kunveno (1681), kiu ebligis konstruadon de ekleziaj objektoj en kelkaj departementoj de la hungara Reĝlando. El la vorto „artikolo” estis derivita nova nomo – „artikola preĝejo”.

Laŭ artikolo n-ro 25 la temploj kaj la preĝejoj devis esti konstruataj rande de urbo/vilaĝo, aŭ ekster urbaj/vilaĝaj limoj, ili devis esti konstruitaj en la daŭro de unu jaro tute el ligno kaj sen uzo de feraj elementoj (najloj, lado), ili povis havi nek turon, nek sonorilturon kaj la eniro en la preĝejon ne povis esti rekte el la strato.

Konstruado

En la nord-slovaka regiono Liptov estis konstruitaj du tiaj artikolaj preĝejoj. La unua en la vilaĝo Hybe en 1681, ĝin ruinigis incendio en 1823. La dua en la vilaĝo Paludza en 1693. Konsidere la nombron de la evangeliaj fiduloj en apudaj vilaĝoj kaj setlejoj estis necese konstrui novan grandan preĝejon. Pro tio la loka eklezio faris kontrakton la 5an de marto 1774 kun ĉarpentista majstro Jozef Lang por rekonstruado de la origina preĝejo. Majstro Lang finis la rekonstruadon de la preĝejo jam la 11an de novembro en la sama jaro. Do nekredeble rapide, malgraŭ tio, ke la ĉarpentisto ne uzis konstruprojektojn, ĉar li sciis nek legi, nek skribi kaj en la laboro li devis fidi al siaj propraj ĉarpentistaj spertoj.

La sonorilturo estis konstruita poste, en la jaro 1781, kiam la imperiestro de la Sankta Roma Imperio, Jozefo la 2a, eldonis la t.n. Tolereman patenton, kaj ĝi staras aparte, sed formas kun la preĝejo harmonian tuton. La tri originalaj sonoriloj el la 18a jarcento en la unua mondmilito estis konfiskitaj por militaj celoj. La nuntempaj sonoriloj estas el 1924 kaj havas la sekvajn nomojn: Kredo, Espero kaj Amo. La tera plano de la artikola preĝejo havas la formon de kruco. La longo de la preĝejo kun la sonorilturo estas 43 m, ĝi havas 12 pordojn kaj 72 fenestrojn. Povas esti en la artikola preĝejo ĉirkaŭ 6 000 personoj.

Translokiĝo

La konstruado de la akvobaraĵo Liptovská Mara (Esperante Liptova Maro) – la plej granda akvorezervujo de Slovakio – en la jaroj 1965-1975 kaŭzis, ke la tuta vilaĝo Paludza estis inundita kaj 940 familioj, kio prezentis pli ol 4000 loĝantojn, estis translokitaj. Ankaŭ la origina artikola preĝejo estis dismuntita en 1974 kaj transportita en la proksiman vilaĝeton, Svätý Kríž, kie ĝi estis denove konstruita en sia origina formo. La unua solena meso en la rekonstruita preĝejo estis en 1982 en la ĉeesto de pli ol 10 000 homoj.

Ornamaĵo

El la interna ekipaĵo estas rimarkinda precipe la ligna baroka altaro, devenanta el la origina preĝejo. La ĉefa altara bildo, oleobildo, montras la transfiguriĝon de Kristo. La orgeno devenas el 1760, la ĉefa plafonlumo el venecia kristalo el 1780. La galerioj estas ornamitaj per bibliaj pentraĵoj sur lignaj tabuloj.

La artikola preĝejo estas sendube la plej grava arta esprimo de ligna sakrala arkitekturo en Slovakio – ĝi estas rekta okulatestanto de la reformacia movado de la 17a kaj 18a jarcentoj.

Bedaŭrinde en la preĝejo ne estas Esperanto-broŝuro. Sed vizitantoj povas trovi informojn ankaŭ per Interreto (www.drevenykostol.sk/v1/) en kvar fremdlingvoj (angla, franca, germana kaj pola) inkluzive filmon.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-02