Ĉina patrino

Antaŭ mia domo troviĝas kelkaj arboj. En la pasintjara aŭtuno ili fariĝis preskaŭ senfoliaj. Tamen jen stranga fenomeno. Sur kelkaj branĉoj de unu arbo ankoraŭ videblis verdaj folioj.

Multaj homoj, loĝantaj niastrate, ne kapablis trovi kialon. Tamen mia patrino, 82-jara, diris, ke nokte la stratlampo brilas kaj varmigas la branĉojn. Tial ili ankoraŭ verdis.

Mia patrino ne estas persono bone edukita. Fakte eĉ sian nomon ŝi ne scipovas skribi. Tamen ŝi havas riĉajn sciojn pri multaj naturaj aferoj. Alivorte ŝi estas saĝa. Ju pli maljuna, des pli babilema. Tio validas ankaŭ por mia patrino. Ŝi multe parolas pri sia pasinteco, kio min tre interesas.

Feŭda moro

Mia patrino naskiĝis en kamparo kaj havas tri fratojn. Nur ok-jara, ŝi jam havis fianĉon unu jaron pli junan ol ŝi. Tiu estis elektita laŭ la ĉina feŭda moro. Pasis jam 74 jaroj, sed ŝi ankoraŭ memoras la malriĉecon de la tiama familia vivo. Lernejon ŝi neniam vizitis.

Ŝia unua edzo mortis pro boato-renversiĝo. Poste ŝi edziniĝis al mia patro, samvilaĝa kamparano. Malfacilis la vivo: tage ŝi laboris en la kampo, vespere en la hejmo, farante vestaĵojn kaj ŝuojn.

Plenkreskinta, mi armeaniĝis laŭ la ĉina politiko. Oni diris al mi, ke mia patrino ploris pli ol unu monaton, post kiam mi forlasis la hejmon. Kiam mi hejmenvenis, ŝi kuiris bonajn manĝaĵojn.

Venonta vivo

Mia patrino kredas, ke la homoj havas multajn vivojn. Ŝia venonta vivo fariĝos pli feliĉa kaj bona, ŝi diras. Ŝi ofte vizitas monaĥejojn. Pro tio, ke ŝia nuna vivo tiom malfacilas, ŝi kredas, ke necesas multe preĝi. Mi dubas, ke la preĝado multe helpos al ŝi rilate venontan vivon. Tamen mi ĉiam subtenas ŝin.

Pro sia aĝo ŝi ne plu kampare laboras. Sed ŝi serĉas taskojn en la hejmo, ekzemple purigadon, lavadon kaj kuiradon.

Mia patrino estas la plej kara trezoro en mia vivo. Ŝi ne nur donis al mi la vivon, sed ankaŭ min nutris kaj senkondiĉe amas. Ĝuste pro tio ankaŭ mi atenteme zorgas pri ŝiaj vivo kaj sano, kio estas ankaŭ mia devo. En mia cerbo troviĝas la ĉefa frazo de mia panjo: Ĉiam vivu sane kaj feliĉe!

Mia patrino estas ja tre ordinara ĉina patrino.

Xu JINMING/PG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xu Jinming/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07