Interkonsento sed ne ĉiu konsentas

Dek kvar jarojn post la milito en Kosovo, kaj kvin jarojn post la proklamo de ĝia sendependeco, la internacia komunumo (Eŭropa Unio kaj Usono) serioze ekklopodis por reguligi la rilatojn inter la nova ŝtato kaj Serbio.

Tamen necesis vico da kunsidoj, ĝis oni finfine atingis interkonsenton. Temas pri normaligo de la politika vivo en la nordo de Kosovo, kie loĝas etnaj serboj, kaj kie funkcias tri municipoj sub la regado de la serba registaro.

Decidite estas fondi asocion de serbaj municipoj en Kosovo kun ampleksaj rajtoj kaj povoj kadre de la ŝtato Kosovo kaj sub la regado de trupoj interalie de NATO.

Parlamentoj

La ĉefministroj kaj de Kosovo kaj de Serbio trankviligis siajn civitanojn pri la interkonsento, kiun verŝajne ratifos la parlamentoj de ambaŭ landoj.

Tamen kelkaj politikistoj serbaj ankoraŭ deklaras, ke Serbio neniam akceptos sendependan Kosovon. La albana opozicia partio Memdecido taksas la interkonsenton tro malfavora al Kosovo.

En Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, centoj da junuloj protestis kontraŭ sia registaro rilate la interkonsenton. Ĝenerale, tamen, oni esperas, ke la interkonsento ebenigos la vojon de ambaŭ landoj al aliĝo al EU.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07