Forpasis la (in)fera sinjorino

Dum la 80aj kaj komence de la 90aj jaroj unu el la plej oftaj nomoj en MONATO en politikaj raportoj el Britio estis tiu de la tiama ĉefministro, Margaret Thatcher. La plej longe deĵoranta brita ĉefministro de la 20a jarcento (11 jaroj, inter 1979 kaj 1990) eĉ ricevis inter la konvencioj de MONATO propran prononc-indikon [mágaret faĉe], cetere ankoraŭ konvencie konservata.

Opinioj diverĝis, tamen, tiom pri la prononcado de „Thatcher” (kelkaj MONATO-kunlaborintoj preferis komencan t anstataŭ f, sed verdire nek unu nek alia kaptas la anglan th), kiom pri la t.n. fera sinjorino mem. Tiel postmorte kiel dumvive Thatcher ankoraŭ polusigas opiniojn. Do nepras du nekrologaj vidpunktoj ... tiel ke eble ie en la mezo kuŝas la vero.

Margaret Thatcher (1925-2013)

Forpasis la plej sukcesa brita ĉefministro de la 20a jarcento krom Churchill – virino, kiu formis la fundamenton de la hodiaŭa Britio.

En 1979 Margaret Thatcher heredis ekonomion stagnan kaj sterilan, en kiu ĉiujare centmiloj da labortagoj perdiĝis pro la fiagoj de strikantaj sindikatanoj. Proprainiciate ŝi ekbatalis kontraŭ la ekscesa kaj korupta sindikata povo kaj sukcese frakasis unu el la plej potencaj sindikatoj – tiun de la karboministoj.

Fermigante la minejojn, kaj antaŭenigante nuklean povon, Thatcher draste reduktis la nombron de ministoj kaj tiel rompis la sindikaton. Samtempe ŝi enkondukis leĝojn por malfaciligi strikojn. Ŝi tute prave rifuzis subvencii tradiciajn kaj ne plu profitodonajn manufakturajn industriojn.

Eble ŝia plej granda sukceso koncernis privatigon de monopolaj ŝtataj industrioj. En 1979 oni atendis semajnojn por ricevi telefon-konekton. Kiam la ŝtataj monolitoj estis dispecigitaj kaj disvenditaj al pli rendimentaj privataj kompanioj, floris la sektoroj komunikaj, gasaj, elektraj.

Notindas, ke multaj eksterlandaj ŝtatoj, vidante la sukceson de privatigo, sekvis la ekzemplon de Thatcher. Krome, malgraŭ tio, ke ŝi subtenis la principojn de Eŭropa Unio, ŝi tamen en Bruselo ĉiam „batalis por Britio”.

Tiamaniere ŝi refierigis popolon deprimitan kaj devojiĝintan kaj remetis la „grandan” en la koncepto Granda Britio. Tio evidentis plej klare dum la t.n. falklanda konflikto, kiam ŝi rifuzis submetiĝi al invado de brita teritorio fare de argentinaj trupoj.

Ŝi plene meritas pompan ŝtatan funebran ceremonion.

Margaret Thatcher (1925-2013)

Forpasis unu el la plej katastrofaj ĉefministroj en la historio de Britio – virino, kiu frakasis la britan ekonomion, favorante privatan profiton anstataŭ publikan prosperon.

Detruante la sindikatojn, Margaret Thatcher perdigis dum la recesio de 1979-81 du milionojn da laborlokoj. Ĝis la jaro 1983 falis manufakturado en Britio je 30 %. Dum la sekvaj jardekoj neniam resaniĝis la ekonomio.

Vaporiĝis por ĉiam la kvalifikoj de milionoj da homoj, devigitaj – se bonŝancaj – trovi laboron en la malpli bone salajrata t.n. servo-sektoro. Tiuj homoj, eskapinte el la ruinoj de la brita ekonomio, provis sin savi antaŭ najbaro, iama kolego: homo turnis sin kontraŭ homo.

Do, forbalainte tradiciajn industriajn komunumojn, Thatcher detruis nociojn pri la „socio”. Ne plu gravas urbo aŭ vilaĝo: gravas la propra hejmo, plena je importitaj televidoj, lavmaŝinoj, komputiloj, kiujn Britio apenaŭ plu produktas, parte pro manko de industria kapablo.

La lando, danke al Thatcher, fariĝis pli mi-isma, memcentra, monavida. Britio disdividiĝis inter havuloj kaj nehavuloj, parolantaj malsaman ekonomian lingvon. La iaman sindikatan baronaron anstataŭis eĉ pli insida, la bankista, la entreprenista, grasiĝanta pro iamaj ŝtataj, nun privataj kontraktoj. Profitojn ili faras ne pro bonaj servoj sed pro malbonaj salajroj pagataj al ekspluatataj laboristoj.

Jen la testamento de Margaret Thatcher, kiu hontinde malpaciĝis kun amikoj kaj en Eŭropo kaj en suda Ameriko. La ŝtato ne pagu funebran ceremonion. Organizu ĝin privata firmao, laŭ plej malalta prezo. Jen taŭga adiaŭo por infera sinjorino.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07