Kiel, kiam, kial lerni fremdan lingvon?

La prezidinto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) Stefan MacGill respondas al la artikolo De la gepatroj lernu! de Zlatko Tišljar (MONATO, 2013/02, p. 14).

La aŭtoro prezentas siajn argumentojn, dirante, ke elspezataj estas grandaj monsumoj por instrui fremdajn lingvojn. Tamen por taksi la efikon de agado, inkluzive de edukado, necesas apudmeti la kostojn al la atingoj kaj ligitaj bonoj. Tiel oni ja povus argumenti por la potencialaj pozitivaj kontribuoj de pli vasta uzado de Esperanto.

Evidente, lingvoinstruado ege kostas. Sed movadanoj, levantaj tiujn argumentojn, neglektas alian parton de la ekvacio. Ĉiu kosto donas rezultojn, kreas enspezojn por iuj. Salajroj al lingvoinstruistoj tenas ilin en la ekonomio, dungataj kaj kapablaj vivigi familion. Same pri la administrantoj, purigistoj en iliaj lernejoj. Kaj sukcesaj instruitoj havas multe pli grandan kapablon okupi kvalitajn postenojn, tiel financante sin mem, siajn proksimulojn kaj kontribuante al la nacia bonfarto.

Instruado de la angla

Nepras ankaŭ prikomenti la prijuĝon de la aŭtoro, ke instruado de la angla liveras bonajn nivelojn nur en kvin nord-eŭropaj landoj. Kiel esperantistoj, ni ŝatus kredi tion. La angla sendube estas diable lingvo malfacile plene regebla. Sed, ekzemple, en mia kompanio la plimulto de la dungitoj regas la lingvon je tia nivelo, ke ili konvinke povas partopreni voke kun usonaj kolegoj.

Ili adekvatas kaj en la komputika lingvo, kaj en la lingvo por siaj elektitaj libertempaj agadoj. Mi devas pezkore konstati, ke ili atingis nivelon (jes, per multhora, multdolora/dolara peno), kiun mi ne aŭdas en tipaj E-aranĝoj (kun masakrataj akuzativoj, misaj participoj, maladekvata vort-trezoro, misinfluo de naciaj lingvoj, persista krokodilado ktp).

Diferenco, kiu klarigas tion, estas motivado. La nivelo kaj vastiĝo de la angla ege kreskas en Hungario (kaj multlande) ekde la momento, kiam ĝi iĝis deviga. Mi ne volus diri, ke tio estas universala, sed estas tia tendenco. Denove, kialoj pluras: granda motivado, ampleksa kaj alloga apoga infrastrukturo kaj la fakto, ke instruado de la angla fariĝas ĉiam pli celtrafa, efika kaj moderna – kvalitoj, kiujn grandparte ni ne kapablas atingi en la Esperanto-instruado.

Lingvolernaj kapabloj

La aŭtoro pravas, ke beboj kaj etuloj havas mirindajn lingvolernajn kapablojn – sed tiuj ne konserviĝas tra la tuta vivo. Do, falsas la argumento, ke ĉio solviĝos, se niaj instruprogramoj nur aplikos la hejmajn metodojn. Tiu kompletsorba periodo jam komencas malkreski ekde la aĝo de kvar jaroj. Ĝis dek tri jaroj ĝi estas preskaŭ tute for. Tamen restas vere, ke junuloj havas pliajn lingvolernajn kapablojn ol maljunuloj. Esperanto estas praktike la sola lingvo, kiun homo povas eklerni post la aĝo de sesdek jaroj kaj tamen atingi la nivelon de denaskulo.

La artikolo iel maltrafas la esencon de tiu fruaĝa lingvolernado. Jes, gepatroj prezentas simplajn kantojn. Konsciaj gepatroj ja „adaptas la lingvon al la kapablo de la infano”. Sed multaj ne faras tion. Kaj la infano „tamen” lernas la lingvon. Jen la unikeco de infaneta cerbo. Ĝi kapablas akcepti tute nefiltritan lingvouzon de la gepatroj, de aliaj, kaj de la ĉirkaŭo. Tio similas al la gugla aliro al tradukado: la komputila programo ne bezonas scii la regulojn de la du koncernaj lingvoj; ĝi bezonas nur abundegon da ekzemploj.

Skeleto kaj strukturo

La infaneta cerbeto bezonas abundan, intensan kaj varian bombardon de lingvouzo. Ĝi prilaboras tiun kakofonion kaj tagon post tago kreas mem skemon, kiu ordigas la elementojn kaj kreadas skeleton kaj strukturon, kiu ja priskribas la aŭdatan lingvon – senkonsidere, kiom komplika kaj mallogika ĝi estas.

Tiu skemo ege efikas. Ĝi valoras multon pli ol ajna deekstera skemo. La cerbo ja starigis la propran skemon, do ĝi unike pli konformas por la bezonoj de tiu cerbo. Tiu lernosistemo tiom potencas, ke ĝi funkcias ne nur por unu lingvo. Se oni en la aĝo de unu-kvar jaroj aŭdadas intense du lingvojn, la infaneto „lernos” du lingvojn. En esceptaj okazoj eĉ tri aŭ kvar.

Pli frua komenco

Do „pedagogaj instancoj kaj sciencistoj” ja komprenas, ke tio, kio validas por infano ĝis la aĝo de kvar jaroj, ĉiam malpli validas por lernantoj en pli granda aĝo. Bedaŭrinde. Ili tamen pledas por pli frua komenco de fremdlingva lernado, kaj tio nun kreskas. Tio principe ekspluatas la restantan, sed malkreskantan kapablon sorbi nefiltritajn lingvojn. Ni riskas ne uzi tiun avantaĝon, se ni tro forte dozas la materialon kaj „bebumas” la lernantojn.

Principoj

Oni ofte ne konscias, ke aŭdata materialo rajtas esti ege pli kompleksa kaj nefiltrita ol la formale studata materialo kaj la atendoj pri la aktiva parola kreo de lingvaĵoj. La produktiva flanko (skribo, parolo) ja devas esti zorge dozita kaj organizita, sed ni perdas multon, se la aŭskulta prezentado suferas saman limigon. Se en lernejo tio restas limigita, lernanto nun tre verŝajne povas kompensi tion, aŭskultante (memdezire) aŭtentikajn parolojn el la reto kaj la vivo.

Absolute ĝustas, ke „instruisto ne sufiĉe parolas en la instruata lingvo” – mi dirus tamen, ke tio pli validas pri Esperanto ol pri aliaj lingvoj (kaj ege varias de lando al lando). Tamen gravas klasgrando. Estus iluzio imagi klasojn de kvin-ok infanoj en oficiala lerneja sistemo. Uzo de multa grupa aŭ para laboro kun multaj parolebloj (aŭ paroldevigo) donas la avantaĝojn de etgrupeco eĉ ene de la limoj de klerigekonomia realeco.

Same ne nepras, ke instruistoj ĉiam estu denaskaj parolantoj – kio finance tolereblas nur en privataj lernejoj aŭ lernado. Klare dezirindas, ke lernantoj havu fojfoje kaj eĉ regule aliron al denaska reganto, kiu interagu kun lernantoj nepre en la cellingvo. Sed preter tio sufiĉas kompetenta nedenaska instruisto, kondiĉe, ke ties prononco kaj lingvorego estu adekvataj, kaj ke signifa parto (ne nepre la tuto) de ĉiu leciono okazu en la cellingvo.

Didaktika trejnado

Formale trejnita lingvoinstruisto absolute scias limigi sian lingvaĵon al tiu de siaj lernantoj, ĉar tio formas parton de la trejnado. Ironie, denaska parolanto estas ĝuste tiu, kiu riskas ne kapabli fari tion, pro troa flueco, idiomuzo kaj manko de didaktika trejnado.

Eble koncentriĝo je fizikaj libretoj jam iom arkaikas. La ĉefaj lingvoj de la mondo jam havas allogajn kaj bone verkitajn lernokompletojn – jen kampo, kie postrestas Esperanto. Por multaj naturaj lingvoj klerigistoj evoluigis didaktikajn ŝtuparojn, kiuj lerte traktas ties malfacilajn partojn. Ankaŭ en tiu kampo postrestas nia lingvo, kies flekseblo ironie donas al ni la plej grandan liberecon en la ordigo kaj prezentomaniero por la materialo. Tie kuŝas apenaŭ ekspluatataj ebloj.

Stefan MACGILL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Stefan MacGill el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07