Leĝoproponoj: atencoj kontraŭ la familio

Dum la parlamentoj de Britio kaj Francio akceptas novajn leĝojn, kiuj ebligas samseksajn geedziĝojn, deputitoj en Pollando rifuzas eĉ diskuti la temon.

En januaro estis prezentitaj al la pola parlamento tri oficialaj leĝoproponoj, kiuj celis ebligi al samseksaj paroj oficialigi sian kunvivon. La unuajn du prezentis Robert Biedroń, la unua malferme geja parlamentano en Pollando. Ilin ellaboris la Alianco de Demokrata Maldekstro kaj la Movado de Palikot.

La trian proponon pretigis la kunreganta kristan-demokrata Civitana Platformo, kvazaŭ respondon al la maldekstraj proponoj. Ĝi celis same enkonduki registritan partnerecon, sed en modesta formo.

Atenco

La leĝofara procezo kolapsis ĉe la unua ŝtupo. Laŭ Krystyna Pawłowicz, kiu reprezentis la grupon Juro kaj Justeco, la proponoj signifas „atencon kontraŭ familio, geedzeco kaj konstitucio”. Temas en la plej bona kazo pri sterila uzo de alia homo traktata kiel objekto, opiniis Pawłowicz.

La apogo de la ĉefministro, Donald Tusk, ne helpis la trian projekton, kiu, kiel la du aliaj, forfalis interalie pro la voĉoj de koalicianoj. Tusk, kiu ĝis nun apenaŭ esprimis sian opinion, diris, ke gravas „trovi leĝajn solvojn, kiuj dignigos la vivon”. Tamen li sin detenis en la voĉdonado rilate la du maldekstrajn proponojn.

Protekto

En la unua vico de la malkontentuloj staris la ministro pri justico, Jarosław Gowin. Surbaze de skeptikaj opinioj li sciigis al la parlamento, ke la leĝoproponoj kontraŭas la konstitucion. Laŭ tiu, „la geedzeco kiel interrilato de virino kaj viro, familio, patrineco kaj gepatreco troviĝas sub la protekto kaj flego de la Pola Respubliko”.

Juristoj, tamen, kiuj okupiĝas pri konstituciaj aferoj, diris, ke registrita partnereco, krom se ĝi havus samajn trajtojn kiel geedzeco, ne kontraŭas paragrafon 18 de la konstitucio.

Jen la unua fojo, ke la temo eniris la malsupran ĉambron de la pola parlamento. En 2004 la senato rekomendis similan leĝon, sed ĝi neniam estis prezentita al la malsupra ĉambro.

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paweł Fischer-Kotowski el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07