Salutinda salminejo

Apud Hallstatt (Supra Aŭstrio) situas la plej malnova salminejo en la mondo. Jam 7000 jarojn tie oni minas salon. Temas pri la postrestaĵoj de iama maro, kiu malaperis antaŭ milionoj da jaroj. Hal estas kelta vorto. La nomo Hall-statt signifas „sal-ejo”.

Antaŭ 3000 jaroj proksime de la vilaĝo Hallstatt [halŝtat] kelkaj viroj laboras en minejo, profunde en monto. Ili volas produkti salon, kiu estas tre valora varo. Subite tremas la tero. Pezaj ŝtonegoj trafas la ministojn. Unu ne povas savi sin. La aliaj longe serĉas lin, sed vane.

Aprile 1734. Tri ministoj trovas la kadavron de tiu praa kolego. Pro la salo la mortinto estas bone konservita. Vestoj, haŭto, haroj indikas, ke la kompatindulo mortis antaŭ multaj jarcentoj. Certe temas pri nekristano, do pagano. Tial ili enterigas lin ekster la tombejo. Unika trovaĵo estas perdita por ĉiam.

Multvizitata

Nuntempe pli ol 100 000 turistoj jare vizitas la lokon kaj malfacilas trovi parkejon. Ŝvitiga estas la marŝado ĝis la enirejo de la mineja muzeo. Tie oni ricevas protektan veston, kaskon kaj lampon. Nun eblas gvidate trairi la minojn. Ĉe la fino oni glitas suben kaj revidas la taglumon.

Aktiva

La salminejo estas ankoraŭ aktiva. Oni boras grandan truon kaj enverŝas akvon. Tiel estiĝas salakvo, kiu estas transportata al la vilaĝo Ebensee, kie oni produktas salon en kristala formo. Al ĝi oni laŭ leĝo aldonas jodon kaj fluoron por preventi manko-malsanojn.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07