Malpaco flagranta

La 10an de aprilo 1998 estis subskribita en Nord-Irlando la t.n. „sanktavendreda interkonsento”. Subtenis ĝin la brita kaj la irlanda registaroj kaj la plej gravaj politikaj partioj (la porbritaj Uniistoj kaj la porirlandaj Respublikistoj) cele al daŭra paco en tiu ĉi maltrankvila kaj disigita provinco.

La interkonsento estigis kondiĉojn pri la estontaj statuso kaj registaro en Nord-Irlando ene de la Unuiĝinta Regno, pri rilatoj inter Nord-Irlando kaj Irlanda Respubliko, kaj inter Irlanda Respubliko kaj Britio.

Polico

Kernis decidoj pri civilaj kaj kulturaj rajtoj (inkluzive de lingvaj rajtoj), forigo de armiloj fare de kvazaŭmilitistaj organizaĵoj, justico kaj reorganizado de la polico, kiu ĉesis esti (kiel antaŭe) preskaŭ tute protestanta uniista „reĝa konstablaro”, kaj iĝis sensekta „polica servo de Nord-Irlando”.

Ĝis la pasinta jaro tiu interkonsento estis surprize sukcesa. La brita armeo kun siaj timigaj kirasaŭtoj ne plu videblis sur stratoj; malaperis kontrolejoj ĉe komercaj kaj butikumaj centroj en Belfasto kaj aliaj urboj; sud-irlandanoj komencis viziti Nord-Irlandon, kaj nord-irlandanoj aĉetis kaj turismis en Dublino kaj aliloke en la respubliko. La tuta etoso en la Verda Insulo estis feliĉe ŝanĝita.

Rankoro

Sed la nova harmonio ne penetris en la animon de la publiko en Nord-Irlando. Ĝi konstateblis nur inter estraranoj de la politikaj partioj kaj oficialaj instancoj. Sub la surfaco boletis ankoraŭ malamo, rankoro kaj malfido inter la diversaj frakcioj kaj komunumoj.

Tiu rankoro eksplodis ĉi-jare en januaro, preskaŭ tuj post la sezonaj festoj. La fuzeo por la nova maltrankvilo estis stulte bagatela afero. La konsilio de Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando, voĉdonis por ĉesigi la konstantan flirtigon de la brita flago ĉe la urbodomo.

Insulto

Ĝi decidis per majoritato, ke la flago videblos nur (kiel en Anglio) okaze de gravaj naciaj festoj kaj festivaloj, ekzemple la naskiĝtago de la reĝino. Por la porbritaj t.n. „lojalistoj” tio estis grava insulto.

Ili plendis, ke ĉiujn rajtojn kaj avantaĝojn ĝuas katolikaj respublikistoj, dum ili ne. La flaga afero prezentis pretekston por montri lojalistan malkontenton kaj la timon, ke ili perdos siajn privilegiojn kiel subuloj de la brita reĝino.

Benzinbomboj

Koleraj lojalistoj kuniĝis sur la stratoj de Belfasto kaj aliloke, indigne kriegante, ĵetante ŝtonojn kaj benzinbombojn kontraŭ policanojn, kaj bruligante aŭtomobilojn.

Komercistoj atentigis, ke la malpaco malinstigas turismon kaj kaŭzas gravajn ekonomiajn perdojn dum la novjaraj rabatvendadoj. Sud-irlandanoj ne plu volas butikumi en la nordo.

Ĉiuj suferas; neniu gajnas. Paco en Nord-Irlando ankoraŭ ne certas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07