Pri alta temperaturo, ne estu teruro

Oni esprimis en la lastaj jaroj la timon, ke la arboj de Amazonio – la ĉefaj verdaj pulmoj de la planedo – ne povos rezisti al la klimataj ŝanĝiĝoj kaj al la verŝajna iompostioma plialtiĝo de temperaturoj, kun imageblaj sekvoj por la estonteco de la tero. Tiun ĉi pesimisman hipotezon plejparte tamen malkonfesas pria esploro aperinta en la faka revuo Ecology and Evolution (Ekologio kaj evoluo).

Surpriza aĝo

La esploro, plenumita de la londona University College sub la gvido de Simon Lewis, sin bazis sur la analizo de pluraj DNA-oj. La scienculoj tiel malkaŝis la surprizan aĝon de iuj amazoniaj specioj, kiuj, en kelkaj okazoj, ekzistas (kaj rezistas) jam dum 8 milionoj da jaroj. Ŝajnas, ke dum tiu periodo ili jam sukcese trapasis varmegajn periodojn, tute similajn al tiu (ŝajne iom tro zorge) antaŭvidita por la fino de nia jarcento.

Karbondioksido

La amazoniaj specioj, klarigis la esplorintoj, supervivis la suban pliocenon (antaŭ 3,6 ĝis 5,3 milionoj da jaroj) kaj la t.n. malfruan miocenon (antaŭ 5,3 ĝis 11,5 milionoj da jaroj). Ambaŭokaze la tiamaj temperaturoj sur la tero estis je ĉirkaŭ 3-4 gradoj pli altaj ol nuntempe, do bone kompareblaj kun tiuj, kiuj supozeble karakterizos la jaron 2100. Iel ajn, por ke oni certiĝu pri la estonteco de plej multaj amazoniaj specioj, la scienculoj per sia artikolo „rekomendas” al la tutmondaj homoj ne subtaksi la aferon. Necesas plu malplialtigi la eligon de karbondioksido, kio i.a. malproksimigos la riskon pri sekeco kaj incendioj. Tre grava, memkompreneble, spite al ajna fakula trankviligo, estas la daŭra prizorgado kaj protektado de la tuta arbara areo kontraŭ ĉiaj estontaj danĝeroj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07