Arĝenta kunlaboro

Legantoj de MONATO fojfoje ŝatus ekscii, kia estas la persono, kiu verkis tiun aŭ alian artikolon. Kadre de mia retrorigardo al 25 jaroj da kunlaborado, mi volas ne tedi per malgrava biografio, sed almenaŭ sumigi iom la ekeston de cento da artikoloj por la magazino.

Mi eklernis Esperanton dum la Universala Kongreso en Aŭgsburgo 1985. Iom poste mi rimarkis gazeton kun titolpaĝa nigra-blanka foto en kriruĝa kadro kaj la nomon MONATO. Ĝi prezentis sin „internacia magazino sendependa”. Al mi plaĉis kaj ĝia ekstero kaj la enhavo kaj mi tuj ekabonis ĝin.

Se ekzistas tia impona gazeto, la internacia lingvo de d-ro Zamenhof estas viva kaj matura, konvinkiĝis la novico. Du jarojn mi restis nur leganto, sed baldaŭ logis min ankaŭ verki por ĝi. En 1987 aperis mia unua artikolo. Ekde tiam mi estas konstanta kontribuanto.

Socia konvencio

La cifero 25 estas ne nur simpla nombro. Ĝi ampleksas kvaronon de jarcento, vivofazon de unu generacio. Socia konvencio ĝi estas, nomata „arĝenta”. Ĉu mi ĝuste memoras, ke la unuaj materialoj iris rekte poŝtmaniere al la kunfondinto kaj ĉefredaktoro Stefan Maul?

Tiutempe foje la kontakto fluis malrapide. Longe estis survoje demandoj kaj respondoj, leteroj perdiĝis. Al la komenciĝinta elektronika epoko mi nur heziteme aliĝis, sed nun mi ŝatas la rapidajn kontakteblojn, almenaŭ, se la koncerna partnero en la redakcio estas respondema.

Nun ja bone fluas la komunikado, sed ĉiam ankoraŭ iom ĝenas, ke ne ekzistas ia centra instanco, kiu havas superrigardon pri ĉio, pri la alveno de la skriba materialo, pri la ilustraĵoj, pri la akcepto, la daŭro de la prilaborado, la enpaĝigo, la aperodato ktp.

Statistikaj konsideroj

Jubileo instigas al statistikaj konsideroj. Estis jaroj kun intensa verkado kaj kelkaj magraj fazoj. Entute aperis proksimume cent kontribuoj – jen dua jubileo. Meznombre kvar artikoloj jare ne estas multe kompare kun kolegoj rekordemaj, aperantaj kvarfoje en nur unu kajero, sed intertempe la tekstoj, kiujn mi verkis por MONATO ampleksas dekonon de miaj skribaj produktoj. Cetere, dua dekono aperis en aliaj Esperanto-gazetoj.

Post kelkaj komencaj kontribuoj kadre de la muzikista profesio, vastiĝis la temoskalo. Sekve verkiĝis multo pri kulturo ĝenerale, pri la propra regiono, pri historio kaj bildarto. En la lastaj jaroj aldoniĝis ankaŭ la sekcioj Spirita Vivo kaj Politiko. Entute estas preskaŭ neniu rubriko, por kiu mi ne verkis.

Aldoniĝas menditaj recenzoj, almenaŭ dum la unua jardeko. Kelkfoje aperis konsideroj pri lando, kiun mi bone konas, Liĥtenŝtejno, ne havanta propran kunlaboranton. Honorigis min, ke William Auld aprezis miajn poemojn kaj publikigis kelkajn en aparta paĝo. Kompletigas la rilaton al la magazino manpleno da legantoleteroj, aŭ, pli ĝuste, memstaraj artikoletoj sub alia formo.

Strikta ligo

Deko da senditaĵoj ne atingis la publikigon, ĉu ĉar iu alian sekundon pli frue sendis ion pri aktuala temo, ĉu ĉar „ne ekzistis rubriko” por ili. Cetere, tiu iom strikta ligo al rubriko kaj redaktoro nemalofte kaŭzis almenaŭ „miskomprenojn”, ĉar multaj el miaj artikoloj traktis temon unuece kaj ne facile trovis ŝablonan keston.

Ekde la komenco kunlaboras mia edzino Rita Rössler-Buckel por MONATO. Ŝi akompanis la kolektadon de la materialoj, desegnis ilustraĵojn kaj lerte fotis por bilde subteni la tekstojn. Unu foto eĉ atingis la titolpaĝon. Plej ofte ni mem klopodis bone antaŭzorgi pri ekvilibra informo per vortoj kaj bildoj.

La arĝenta jubileo havigas nelaste la okazon danki al la diversaj homoj de la redakcio pro ilia laboro super niaj kontribuoj kaj pardonpeti ilin pro foja malpacienco. Kaj indas danki al la legantoj, kiuj ja legantoletere aldonis aŭ ĝustigis iajn punktetojn, sed tute ne severe kritikis.

Same kiel Esperanto fariĝis natura parto de mia vivo, tiel ankaŭ la laboro por MONATO intertempe montriĝis nemalhavebla. Pruvas tion la nombro de la artikoloj en la jubilea jaro: 20. Espereble legi ilin same plaĉis kaj profitigis kiel la verkado.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07