La Centro pri Interreligia Dialogo ekfunkciis

En Vieno oni solene malfermis la Centron pri Interreligia Dialogo „Reĝo Abdullah” (KAICIID) (vidu MONATO 2012/1, p. 17). La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki Moon emfazis en sia inaŭgura parolado la rolon de la centro kontraŭ la fono de la konflikto en la Proksima Oriento kiel gravan paŝon. „Ni ne bezonas rigardi pli malproksimen ol la hodiaŭajn ĉefnovaĵojn, por kompreni kial la misio de la centro estas tiel grava”, diris Ban Ki Moon en la viena kastelo Hofburg antaŭ centoj da gastoj. La ministroj pri eksteraj aferoj de la ŝtatoj-fondintoj Aŭstrio, Hispanio kaj Sauda Arabio emfazis en siaj paroladoj la rolon de la interreligia dialogo.

Parolante antaŭ pastroj kaj religiaj altranguloj el la tuta mondo, Ban Ki Moon dankis la saud-araban reĝon Abdullah, kiu ne povis veni pro dors-operacio, pro liaj klopodoj pri la centro: „Hodiaŭ vespere ni unuigas niajn fortojn por festi pli fortan klopodadon pri kultura interŝanĝo kaj tutmonda harmonio.”

La konflikto inter israelanoj kaj palestinanoj samkiel la situacio en Sirio kaj Malio memorigas insiste pri tio, kial gravas pli bona kompreno trans la religiaj kaj kulturaj limoj. Ban Ki Moon venis ĵus el la Proksima Oriento kaj esperas nun pri la plenumo de la armistico inter Israelo kaj radikalaj palestinaj grupoj en la Gaza-Sektoro.

Estraro

La centron gvidas la iama saud-araba vicministro pri klerigado Faisal bin Abdulrahman bin Muammar kiel ĝenerala sekretario. Lia anstataŭantino estas la eksa aŭstra ministrino pri justico Claudia Bandion-Ortner. En la naŭpersona estraro estas po tri personoj de kristana kaj islama konfesioj – inter ili sendito de la papo kaj saud-araba islamano, – kaj reprezentantoj de judismo, budhismo kaj hinduismo.

Impulso pri la fondo de la centro estis renkontiĝo de reĝo Abdullah kun papo Benedikto la 16a en 2007. La unua vizito de la saud-araba monarko al Romo ekpuŝis la dialogon inter la katolika eklezio kaj islamo, sciigis teologoj. Sauda Arabio certigis por la kuranta funkciado de la centro dum la unuaj tri jaroj ĝis 15 milionojn da eŭroj. La establo akceptos ankaŭ mondonacojn de ŝtatoj, fondaĵoj kaj unuopaj personoj.

Antaŭenigi respekton

La centro havas la deklaritan celon antaŭenigi respekton inter la religioj kaj peri en konfliktoj inter la religioj. Kontraŭuloj tamen diris, ke la estigo de la centro estas ŝirmo por Sauda Arabio, kiu ne permesas al ne-islamanoj la praktikadon de sia religio.

La kritikon pri la grava rolo de Sauda Arabio en la centro tuŝis ĝia ĝenerala sekretario Faisal bin Abdulrahman bin Muammar, en sia inaŭgura parolado. Direkte al la amaskomunikiloj li diris: „Vi povas demandi kaj havas la rajton demandi, kion faros la centro. Mi povas kredigi vin, ke ĝi estos elirpunkto por ŝanĝo.”

La saud-araba ministro pri eksteraj aferoj princo Saud al-Faisal emfazis la grandan signifon de stabileco por la funkciado de la establo. „Oni devas rememori pri tio, kio okazis kun la socioj, kiuj ne povis haltigi la ‚spiralon de perforto’ – la centro devas helpi por ĉesigi konfliktojn, rememorigi pri la fundamentaj valoroj kaj rekonduki la mondon al ili.”

La supera komisiito de la papo pri interreligia dialogo, kardinalo Jean-Louis Tauran, memorigis al la reprezentantoj de diversaj religioj pri iliaj devoj en la dialogo. Estas ankaŭ eblo tuŝi fundamentajn homajn rajtojn, inter ili la religian liberecon „en ĉiu socio – ĉie”. La Sankta Seĝo intervenas ĉiuloke por kristanoj, kie ili bezonas helpon.

La aŭstra ministro pri eksteraj aferoj Michael Spindelegger kaj lia hispana kolego José Manuel Garcia Margallo substrekis en siaj paroladoj la subtenon por la centro. Spindelegger diris, ke li estas danka al reĝo Abdullah pro lia pensoriĉa kaj ĝustatempe lanĉita iniciato. La konstruiva dialogo de la konfesioj estas prioritato de la aŭstra ekstera politiko. Garcia Margallo deklaris, ke li certas, ke la centro subtenos ankaŭ aliajn iniciatojn pri interreligia dialogo.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-05-02