Profitinda infanaĝo

La frua infanaĝo konstituas periodon de grava disvolviĝo en la homa vivo. La jaroj ekde ies koncipiĝo/naskiĝo ĝis proksimume la oka naskiĝdatreveno estas el ĉiu vidpunkto kernaj por la kresko (kogna, emocia kaj somata) de la infanoj. Kvankam cerba disvolviĝo ekas jam en la antaŭnaska fazo, tamen la maturiĝo de la cerbo kaj de la nerva sistemo nur progresive disvolviĝas post la naskiĝo, dum tiel nomata frua infanaĝo.

Tempofenestro

Sciencaj esploroj montras, ke, se la cerbo ne ricevas la konvenan stimuladon ene de tiu aparta, decida tempofenestro, tiam ĝi ne sukcesos renoviĝi en posta fazo. Vivi fruan infanaĝon, ĉirkaŭite de libroj kaj instruaj ludiloj, male lasas favorajn spurojn sur la cerbo ĝis la aĝo de 17-19 jaroj, konkludis la sciencistoj post 12-jara esplorado. La samaj sciencistoj trovis ankaŭ, ke, ju pli da mensa stimulado la infanoj ricevas en la aĝo de kvar jaroj, des pli disvolviĝintaj estos – en la venontaj jaroj kaj jardekoj – la partoj de ilia cerbo respondecaj pri lingvo kaj lernado.

Cerebra kortiko

Scienca esploro montris, ke kogna stimulado fare de la gepatroj al siaj kvarjaraj infanoj estas decida faktoro por antaŭvidi, kia estos la disvolviĝo de pluraj partoj de la kortekso (konata ankaŭ kiel cerebra kortiko kaj sin trovanta en la ekstera parto de la cerbo). Oni asertas, ke infanaĝaj travivaĵoj influas la evoluon de la cerbo, sed la sola pruvo konata al la sciencistoj rilatas la ekstremajn kazojn de molestado – seksa aŭ perforta – aŭ de infanoj, kiuj spertis psikajn traŭmatojn.

Firma bazo

Laŭ Andrea Danese, lektoro ĉe la Instituto de Psikiatrio de la Universitato de Londono, „gepatroj ofte ne estas apud siaj infanoj, kiam ili alfrontas gravajn decidojn, ekzemple pri elekto de amikoj, ekuzo de narkotaĵoj aŭ daŭrigo de studoj. Tamen la gepatroj povas konstrui firman bazon por siaj gefiloj ekde ties frua aĝo, por ke ili lernu ĝuste elekti, ekzemple evoluigante la kapablon konservi kaj ellabori informojn aŭ la kapablon trovi ekvilibron inter la deziro pri tuja kontentiĝo kaj tiu pri pli altaj, malproksimdataj celoj”.

Lenio MAROBIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Lenio Marobin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07