Post prizono manpremo

La verdikto en la 16a de novembro de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (IPTEJ) en Hago, per kiu estas liberigitaj la kroataj generaloj Ante Gotovina kaj Mladen Markač, estis antaŭvidita nek en Kroatio nek en Serbio.

En la unuagrada verdikto aprilon 2012 plej dolorigis kroatojn la aserto, ke la operaco havanta la kodan nomon „Oluja” (Ŝtormo) estis kvalifikita de la akuzistoj kiel „organizita krim-entrepreno”. Alivorte tio signifis, ke Kroatio estas „krima ŝtato”, kiu agresis la serban (memproklamitan) ŝtaton Krajina sur sia teritorio, celante etne purigi ĝin de la serba loĝantaro.

Prizono

La kroataj generaloj atendis la lastan verdikton dum sep jaroj en la prizono de Scheveningen [sĥefeninge]. Markač libervole iris al Hago en aprilo 2004 kaj Gotovina, post plurjara kaŝiĝo, estis malliberigita en Kanariaj Insuloj decembron 2005.

Operaco „Ŝtormo” okazis inter la 4a kaj 7a de aŭgusto 1995, kun la celo liberigi la okupatajn partojn de Kroatio. Por ĝi estis mobilizitaj 130 000 kroataj soldatoj.

La kroata flanko nombris 174 pereintojn kaj 1100 vunditojn. Pri viktimoj serbflankaj varias la ciferoj inter 526 kaj 1960. En tiu nombro aparte akcentita estas murdo de civiluloj.

Masakradoj

Gotovina (komandanto de la armeo) kaj Markač (komandanto de speciala polico) estis konsiderataj kulpaj pro respondeco pri nebezonata grenadado de la urbo Knin, kaj pro postoperacaj masakradoj de serbaj civiluloj.

La akuzaron la tribunalo metis en kuntekston de „etna purigo”, kiun Kroatio onidire planis kaj tiel realigis.

En la unuagrada verdikto la generaloj estis kondamnitaj al 24 jaroj en prizono por Gotovina, 18 jaroj por Markač. En la duagrada proceso, la apelacia ĉambro de la tribunalo verdiktis liberigon de la generaloj. La verdikton voĉlegis la juĝisto Theodor Meron el Usono.

Limo

Du el la kvin membroj de la apelacia ĉambro distancigis sin de la liberiga verdikto. Tiel videblas, kiel mallarĝa estas la limo inter la unuagrada kondamno kaj la duagrada malkondamno.

En Kroatio, kie oni atendis, en la plej bona kazo, simple mildigon de la unuagrada puno, la malkondamno kaŭzis salvojn da ĝojo kaj nacia fiero. La plej granda signifo de la verdikto troviĝas en la forigo de la kvalifiko „organizita krim-entrepreno”, kion la kroataj kaj granda parto de alilandaj amasinformiloj proklamis „venko de justeco”.

Serbaj amasinformiloj, male, konsterniĝis kaj nomis la verdikton tendenca. Ĉiuokaze, Kroatio bonvenigis ĝin sojle de la venontjulia plenrajta membriĝo en Eŭropa Unio. La proceso kontraŭ la generaloj estis ŝlosila elemento por alproksimigi Kroation al la komuna eŭropa familio.

Militreguloj

Laŭ kroata opinio IPTEJ prave malebligis la precedencon en internacia juro rilate militregulojn. Armeaj fakuloj konsentas, ke en neniu milito eviteblas la tiel nomataj „flankaj damaĝoj”, la civilaj viktimoj de artileriaj agadoj.

Nepravigeblaj estas murdoj de civiluloj, detruo de domoj kaj aliaj „malpuraj” sekvoj de ĉiu milito. Neniu en Kroatio neas la murdojn de serbaj civiluloj, kiuj okazis post la „ŝtormo”. Tamen estus absolute hipokrite pro tiuj krimoj puni la akuzitajn generalojn, ĉar ili mem nek partoprenis en la krimaj agoj nek ilin ordonis.

La publika opinio en Kroatio agnoskas la neceson trovi la verajn krimulojn, kaj kiel eble plej urĝe procesi kontraŭ ili. Dume, Kroatio glorigas siajn generalojn.

Josip PLEADIN

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Josip Pleadin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07