Brulaĵo en kilogramoj

En Vieno la petrola kaj gasa kompanio OMV malfermis la unuan publikan hidrogen-stacion por aŭtoj en Aŭstrio. Jam de jaroj la kompanio esploras la koncernan teknologion.

Hidrogen-aŭtoj veturos per klimatfavoraj elektromotoroj. Plenŝargi aŭton per hidrogeno kostas nun 36 eŭrojn. Per ĝi oni povas veturi ĝis 500 km.

Malfermante la stacion, la ĉefo de OMV, Gerhard Roiss, diris: „Ni kutimiĝis ĝis nun mezuri brulaĵon en litroj. Estontece ni mezuros brulaĵon en kilogramoj. Kun kvar kilogramoj da hidrogeno oni povas veturi ĝis 400 km. La hidrogena epoko komenciĝas hodiaŭ.”

Avantaĝoj

La ministro pri ekonomio kaj energio, Reinhold Mitterlehner, emfazis la avantaĝojn de tiu teknologio: „Pli intensa uzo de hidrogeno plibonigos la klimatbilancon de la trafiko kaj samtempe subtenos strukturan ŝanĝon en la aŭtomobila sektoro.”

Firmaoj, kiel Daimler, Toyota, Honda kaj Nissan, jam sciigis, ke ili komencos produkti hidrogen-aŭtojn. Laŭ Herbert Kohler, reprezentanto de Daimler, ili ne estos pli multekostaj ol nun uzataj aŭtoj.

Malavantaĝo estas, ke tutmonde mankas reto de ŝargostacioj. Nun estas planataj aŭ konstruataj multaj hidrogen-stacioj. Pioniras Germanio, kie funkcias 15 tiaj stacioj. Ĝis 2015 aldoniĝos pliaj 35.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07