Bruligita tero, bruligitaj hejmoj

En novembro Raja Debashish Roy, la reĝo de la forgesita ĵumaa popolo en Bangladeŝo, vizitis Francion kaj instancojn de Eŭropa Unio por atentigi pri la minacoj, multiĝantaj en lia lando.

Ĵumaoj estas anoj de popolo, kiu vivas en montetoj en orienta Bangladeŝo ĉe la landolimo kun Barato kaj Birmo. Ili vivas per agrikulturo kaj fiŝkaptado. La nomo de la popolo venas el terkultivado: „ĵum” signifas „kultivado sur bruligita tero”.

Persekutado

Eblas supozi, ke la ĵumaoj ĝenas neniun. Tamen en lando, kiu konsistas nur el delto, kaj kie teroj estas regule inundataj, la montoj okupataj de la ĵumaoj fariĝis tre allogaj.

Krome la ĵumaoj estas ĉefe katolikoj, hinduoj, budhanoj aŭ animistoj. En junio 2011 la konstitucio de Bangladeŝo estis amendita sen konsultado de la indiĝenaj popoloj. Islamo iĝis ŝtata religio (dum 10 % de la loĝantaro praktikas alian religion). La indiĝenaj popoloj ne estas agnoskitaj, kaj libereco de asocio ĉesis.

Bangladeŝanoj ricevis la rajton mortigi la lokajn loĝantojn, bruligi iliajn domojn kaj akapari la terojn. Ne pasis semajno sen atako kontraŭ la indiĝenoj.

La persekutataj ĵumaoj ne plu povas fuĝi al Bengalio. Muro estas konstruita por malpermesi, ke ili eskapu en la najbaran landon.

Advokato

Raja Debashish Roy estas membro de la Konstanta Forumo de Indiĝenoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Advokato, li estis ŝtata ministro en la provizora administracio de Bangladeŝo en 2008. Li engaĝiĝas pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj, rilate ekzemple kulturon kaj medion.

Dum sia eŭropa vizito li renkontiĝis kun francaj senatanoj, membroj de Eŭropa Komisiono, reprezentantoj de UN en Ĝenevo kaj respondeculoj de asocioj pri homaj rajtoj aŭ kulturaj instancoj.

Renée TRIOLLE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07