Ne parolu ... sed jes ja pri prestiĝa premio!

La Nobelpremio pri Literaturo 2012 estas aljuĝita al la ĉina verkisto Mo Yan. Laŭ la Sveda Akademio, Mo „kunfandis kun halucina realismo popolajn rakontojn, historion kaj la nunan epokon”.

La novaĵo dominis la ĉefpaĝojn de preskaŭ ĉiuj ĉinaj ĵurnaloj kaj gazetoj. Laŭ tiuj, la premio montras, ke la nuntempa literaturo de Ĉinio akiris mondan atenton, kio tre kuraĝigos ĉinajn verkistojn.

Malpli ol duonhoron post la anonco en Stokholmo la 11an de novembro, ĉiuj libroj de Mo estis elvenditaj ĉe la ĉefaj enretaj librejoj. Unu aĉetinto komentis: „Mi estas bonŝanca, tamen mi hontas, ĉar mi legis neniun el liaj verkoj”.

Vulgaraj

Malgraŭ longtempa famo, la 57-jara Mo ne troviĝas inter la plej vaste legataj verkistoj en Ĉinio. Multaj kritikis, ke liaj verkoj estas vulgaraj, malhelaj kaj perfortaj. Tamen la Sveda Akademio notis: „Per kombino de fantazio kaj realeco, historia kaj socia perspektivoj, Mo Yan kreis mondon kompleksan same kiel tiuj en la verkaro de William Faulkner kaj Gabriel García Márquez.”

Mo iĝis konata pro sia romano Ruĝa sorgo. La eventoj en la rakonto okazas en Gaomi, la hejmloko de Mo, en 1939, dum la ĉina milito kontraŭ la japana invado. Surbaze de ĝi, en 1987 estis farita filmo, kiu gajnis la premion „Ora Urso” en la Berlina Filmfestivalo.

Multaj el liaj verkoj vekas polemikon. La premiita romano Grandaj mamoj kaj larĝaj koksoj (1995) estis kritikata pro erotiko. Lia plej freŝa romano Rano (2008) spegulas la ĉinan nasklimigan politikon „unu infano”, kaj pentras la vivon de vilaĝa ginekologino, kiu transformiĝis el akuŝistino en abortigistinon. Ĝi gajnis la premion Mao Dun – la plej prestiĝan literaturan premion de Ĉinio – en la lasta jaro.

Tradukitaj

Liaj verkoj plejparte alfrontas realaĵojn. „Verkistoj devas tuŝi la plej doloran parton profundan en la homa animo”, opiniis Mo. Liaj libroj estas tradukitaj en pli ol dek fremdajn lingvojn, inkluzive de la angla, franca kaj sveda, kaj vendataj en multaj landoj. Tio estas ŝlosila rilate la sukceson ĉe la Sveda Akademio.

Mo Yan, kiu signifas ne parolu en la ĉina lingvo, estas plumnomo, kaj lia vera nomo estas Guan Moye. Li naskiĝis en terkulturista familio kaj vizitis nur elementan lernejon.

Kiam en 1966 komenciĝis la kultura revolucio, lia familio estis difinita kiel „mezriĉa klaso de kamparanoj”, proksima al „klaso de malamikoj”. Mo fariĝis verkisto en 1981.

Ĉinaj komentariistoj emfazas, ke Mo estas la unua nobelpremiito pri literaturo el Ĉinio. En 2000 ĉindevena verkisto Gao Xingjian gajnis la premion. Tamen Gao transloĝiĝis al Francio en 1987 kaj akiris francan civitanecon.

Alice LIU

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Alice Liu el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07