Angla hundo, skota vosto

Okazis en oktobro historia kunsido. Historia almenaŭ laŭ politikistoj kaj ĵurnalistoj, kiuj pro siaj apartaj kialoj ofte emas troigi. Efektive nur historio povos juĝi, ĉu temas vere pri evento historia.

Ĉiaokaze kunsidis en la skota ĉefurbo Edinburgo la brita ĉefministro David Cameron kaj la skota t.n. unua ministro Alex Salmond. Ili interkonsentis pri la vortumado de referendumo, okazonta en Skotlando en aŭtuno 2014, kiu ebligos al la skotoj voĉdone decidi, ĉu ili volas sendependiĝi.

Rezulto jesa signifos, ke la skotoj forlasos la nunan Unuiĝintan Reĝolandon, konsistantan el Anglio, Kimrio, Norda Irlando (Ulstero) kaj Skotlando, kaj tiel rompos union inter Anglio kaj Skotlando ekzistantan jam de pli ol 300 jaroj.

Salmond, la ĉefo de la Skota Nacia Partio kaj la plej fervora porparolanto de sendependiĝo, volis, ke referendumilo prezentu tri eblojn por determini la sorton de Skotlando: jes al sendependiĝo, ne al sendependiĝo aŭ jes al pliaj povoj por la parlamento en Edinburgo, tamen kadre de la nuna unio.

Cameron, timante, ke la tria, asekura, propono estus la plej populara (kaj do lasus la pordon malfermita al pliaj sendependigaj provoj), insistis pri simpla jesa/nea referendumilo.

Li kalkulas, ke la skotoj, kvankam volante pliajn povojn, ne kuraĝos riski sendependiĝon aparte dum finance kaj ekonomie nestabila periodo. Fortigas lian sintenon opinisondaĵoj, kiuj indikas, ke nur triono de la preskaŭ kvin milionoj da plenkreskaj skotoj jese voĉdonos.

Evidente, multo ŝanĝiĝos ene de la du jaroj ĝis la referendumo. Salmond vigle kampanjos por jesa rezulto, atentigante, ke laŭ lastaj statistikoj la brita registaro kolektas 53 mil milionojn da pundoj en Skotlando, tie elspezante nur 46 mil milionojn. Alivorte Skotlando finance subtenas ĉefe Anglion kaj povos do sendepende vivteni sin.

La angloj tamen prezentas aliajn ciferojn, „pruvante” (ĉion eblas pruvi per statistikoj: oni traktu tre zorge la diversajn pretendojn), ke Skotlando glutas monon kaj ricevas subvenciojn proporcie pli malavarajn, ol ricevas ekzemple la anglaj regionoj.

Argumentoj tiaj aŭdiĝas pli kaj pli inter angloj, kiuj opinias, ke jam de tro longe la skota vosto animas la anglan hundon. La antaŭa brita ĉefministro Gordon Brown estis skoto, lia antaŭulo Tony Blair edukiĝis en Edinburgo kaj, antaŭ Blair, la iama ĉefo de la Laborista Partio John Smith estis skoto.

Pli grave, kiel amare rimarkigas la angloj, skotaj deputitoj sidas en la brita nacia parlamento en Westminster kaj pridecidas anglajn aferojn (male al Kimrio, Norda Irlando kaj Skotlando la angloj ne posedas apartan parlamenton aŭ asembleon), dum anglaj deputitoj ne pridecidas internajn skotajn aferojn en la skota parlamento.

Grumblas do angloj kaj aliaj, ke, dum la skotoj rajtos referendumi, ĉu sendependiĝi, aliaj membroj de la unio ne estas prie konsultitaj kaj ne rajtas kundecidi. Neniu, do, demandas la neskotojn, ĉu ili volas, ke restu en la unio Skotlando.

Konjekteble, se la angloj kaj aliaj voĉdonus, la plimulto konservative elektus reteni la nunan Unuiĝintan Reĝolandon. Verŝajne tamen sufiĉe granda malplimulto volonte liberiĝus de siaj nordaj najbaroj, kiujn ili taksas plendemaj kaj, pro anglaj subvencioj, finance dorlotataj.

Jen opinio ofte aŭdigata en anglaj trinkejoj aŭ laborejoj. Fonas denove, evidente, subjektive manipulitaj ciferoj. Sed tial la angloj kaj aliaj ne referendumos. Cameron ne volas agnoski, ke ekzistas eble milionoj da angloj, kiuj bonvenigus sendependan Skotlandon. La unio estu konservata, sen kontraŭaj voĉoj. La mito pri Unuiĝinta Reĝolando nepre daŭru pliajn 300 jarojn.

Restas du jaroj ĝis la referendumo. Intertempe solvendas diversaj problemoj. Ankoraŭ ne estas klare, kaj oni riproĉis al Salmond, ke li ne sufiĉe atentis demandojn tiajn, ĉu sendependa Skotlando aŭtomate fariĝos membro de Eŭropa Unio (verŝajne ne: ĝi devos peti aliĝon), ĉu ĝi plu uzos la nunan valuton, la pundon, ĉu ĝi restos monarkio, agnoskanta la „anglan” reĝinon, ĉu, rezigninte, kiel promesite, pri „britaj” nukleaj armiloj, ĝi povos membriĝi en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo.

Aliaj landoj, ekzemple Hispanio, Italio, Kanado, scivole, eventuale nervoze, observas la vojon al sendependiĝo, aŭ ne, de parto de suverena ŝtato. Iliaj politikistoj kaj komentistoj povas nur eksterlude, eksklude spekti, same kiel pli ol 55 milionoj da angloj, kimroj kaj nord-irlandanoj, kiuj ne rajtas kundecidi la historion de sia naciaro.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07