Amanda saporo, semo ne amenda

„Ĉiutage unu pomo – ĉiam sana restas homo”, asertas ankaŭ en la internacia lingvo disvastiĝinta proverbo. Tamen oni nepre priatentu (kaj laŭeble forĵetu) la semojn: ne nur tiujn de pomoj, sed ankaŭ de vinberoj, ĉerizoj kaj aliaj fruktoj. La kialo? Ili enhavas sufiĉe altan procenton da veneno tute ne bagatela: cianido.

Ventrodoloro

Se vi havas konatojn, kiuj orgojle deklaras la propran kapablon, kvazaŭ majstrecon, engluti tutajn fruktojn („miaj gepatroj instruis al mi forĵeti nenion”, „estas enuige sputi la semojn: mi preferas maĉi kaj gluti ĉion”), vi nepre atentigu tiujn rilate al vera, ne nur hipoteza, danĝero pri veneniĝo ligita al tiu agado. Ĉu kroma scienca novaĵo sena je fundamento? Ĉu kutima ĵurnalisma troigo? Ne ekzakte, asertas en kaj ekster Interreto fakuloj kaj sciencistoj.

Sufiĉas fakte duontaso da semoj, iom pli ol tridek, por mortigi plenkreskulon. Unu pomo tage ja ne mortigas, kaj la proverbo plu pravas, sed ses, sep aŭ ok pomoj tage (iuj fojfoje manĝas tian kvanton) komencas estigi realan danĝeron. Tiu ĉi estas aliflanke la kialo, pro kiu pluraj infanoj plendas kelkfoje pri ventrodoloro post manĝado de pomkerno. Pri kaprico ne ĉiam temas: ili simple suferas pro eta, sed ne tiom neglektinda, toksiĝo. La risko altiĝas des pli multe, kiam la semoj estas maĉitaj aŭ muelitaj. Nerompitaj, ili male elpelatas kutime per fekado sen malbonaj efikoj.

Ĉela asfiksio

La semoj de pomoj kaj vinberoj enhavas interalie la tiel nomatan amigdalinon, substancon, kiu ne hazarde – minimume por tiuj, kiuj lernis la pragrekan – havas saporon similan al tiu de amando. Ĝuste tial, iuj ŝatas maĉi tiujn semojn: ŝajnas al ili havi je sia dispono malmultekostan kaj bonefikan ŝel-frukton, preskaŭ certe – kiu ne emus tion pensi? – riĉan je nutraj, antioksidaj substancoj. Tamen, dum digestado, amigdalino pro la tiel nomata enzima hidrolizo baldaŭ liberigas cianidan acidon (alivorte, hidrogenan cianidon) kaj povas okazi laŭgrada manko de oksigeno en la sango, kiu portas al ĉela asfiksio.

Rimedoj ne mankas, ekzemple ĉiam valida stomaka lavado, sed, se oni ne tuj intervenas, la toksiĝo povas konduki al morto nur unuavide senkiala. Antaŭ nelonge, en Italio, virino estis malfacile resanigita de doktoroj: malsanulejen ŝi iris, manĝinte plurajn kernojn de abrikoto kaj persiko, aŭ pli precize ilian enan molan parton, same toksan por homo.

Homaj ruboj

Oni do nepre atentu kaj atentigu pri tiu eventualo konatajn/parencajn heroojn, kiuj ŝatas manĝadon de semoj. Fruktoj kaj verdaĵoj ja havas bonan efikon por homa sano, sed ne ĉio natura necese estas ankaŭ manĝenda. Oni ne konsumu, por imponi amikojn aŭ por defii la proprajn limojn, tion, kion tiom da personoj en la mondo (ĉu ĉiuj stultaj, en tiom da landoj?) ial forĵetas ekde la mondorigino. Kaj kompreneble tio validas ankaŭ por bestoj, al kiuj ofte oni liveras, kiel manĝaĵon, plej aĉajn homajn rubojn. La manĝo de tiaj semoj povas suferigi kaj iuokaze mortigi ankaŭ ilin.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07