Gasojlo el lignaj defalaĵoj

La aŭstra nafta konzerno OMV malfermis la testan instalaĵon BioCrack, per kiu unuafoje en la mondo estos produktata biogasojlo. El t.n. firma biomaso oni povas produkti gasojlon kun alta biogena parto, taŭgan por ĉiuj motoroj.

Subvencio

La testa instalaĵo estis starigita de OMV en la rafinejo Schwechat [ŝveĥat], proksime al Vieno, kunlabore kun la konstrufirmao de biogasojlaj instalaĵoj BioEnergy International, havanta sidejon en Graz [grac]. En la instalaĵo oni investis 6,7 milionojn da eŭroj, el kiuj 2 milionoj estas ŝtata subvencio. El firma biomaso, nome substancoj kiel lignaj deskrapaĵoj aŭ pajlo, estos produktata gasojlo noveca, per kiu ĉiuj motoroj povas funkcii.

Moderna biobrulaĵo

„Per la rekta prilaboro de lignaj defalaĵoj ni sukcesis produkti plej modernan biobrulaĵon sen uzi por tiu celo agrikulturajn produktaĵojn”, diris la ĉefo de OMV Gerhard Roiss ĉe la solena malfermo de la instalaĵo. Doris Bures, la ministrino pri infrastrukturo, substrekis, ke Aŭstrio kalkulas je naturmedia kaj prienergia teknologio kaj aldone je „zorga uzado de krudaĵoj”. La projekto estas subvenciata kadre de la aŭstra esplora kaj teknologia programo Novaj energioj 2020.

Merkata kvalito

Oni prognozas, ke ĝis 2020 la prigasojla postulo estos kreskinta je minimume dek procentoj. La nova instalaĵo baziĝas sur novspeca patentita metodo: biomaso estas varmigata per peza mineraloleo ĝis 420 celsiaj gradoj por produkti gasojlon kun 20-procenta biogena parto. La metodo devos esti testita ĝis la mezo de 2014 kaj evoluigita ĝis atingo de merkata kvalito.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07