Forna Kalifornio

Post 9 jardekoj Libio perdas sian ĝisnunan klimatan rekordon. Ĝin oni ne plu opiniu kiel la plej varman lokon de la mondo: tiu estas Kalifornio. Ja ne kulpas la pasintjara somero, spite al laŭdira rekorda (ĝis la venonta jaro ...) varmego. Ni priskribu ĉi-sube, kio okazis.

Avanposteno

Ĝis 2012 la fakuloj konsideris, ke en Libio – kaj precipe en la tiam itala avanposteno de El Azizia, je ĉirkaŭ 50 km de Tripolo kaj 163-metra altitudo – okazis la plej alta temperaturo oficiale registrita iam sur la terglobo: + 58 centezimalaj gradoj, en la 13a de septembro 1922. Esploroj freŝe plenumitaj de Monda Organizaĵo pri Meteologio (kaj pli precize de internacia komitato, kies anoj devenas de Libio, Italio, Hispanio, Egiptio, Francio, Maroko, Argentino, Usono kaj Britio) montris, ke tiu kalkulo ege malfidindas: la italaj mezurintoj trafis en ne malpli ol 5 erarojn, tiel ke la tiutaga temperaturo, se ne agrabla (kio ja estus troigo), devis esti je minimume 7 gradoj pli malalta: plej verŝajne temis pri „nur” 51 gradoj.

Maljustaĵo

Ŝajnas, ke la donitaĵo tiam registrita de oficiroj de la itala armeo, ĝis nun rigardata tute valida, estis fakte akirita pere de malprecizaj iloj de la epoko, nelaste iu antikviĝinta termometro nomata Six-Bellini. La rekordo nun pasas al Furnace Creek, situanta en la tiel nomata Mortovalo de Kalifornio (Usono). En tiu loko, ne aparte gastigema, ankaŭ ĉar ĝi troviĝas je 54 metroj sub la marnivelo, rekorda varmeco (+ 56,7 centezimalaj gradoj) estis oficiale observita ne lastatempe, sed eĉ pli antaŭe ol la libia mezurado, en julio 1913. Post preskaŭ jarcento maljustaĵo do finiĝis.

Interreto

Pli da informoj pri ĉi tiu fakto, kune kun ĝisdatigitaj faktoj pri interalie la plej varmaj kaj malvarmaj, sekaj kaj malsekaj lokoj de la mondo, haveblas anglalingve ĉe la interreta adreso wmo.asu.edu.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07