Rajde ĉirkaŭ la maro

Nekutiman vojaĝon faris Vaidotas Digaitis, 46-jaraĝa litovo el la distrikto Šilalé. Li ĉirkaŭiris surĉevale Baltan Maron – vojaĝo 6000 km longa, kiun li entreprenis per du ĉevaloj.

Survoje li trapasis Rusion, Pollandon, Germanion, Danion, Svedion, Finnlandon, Estonion kaj Latvion. Ĉiutage, dum kvin monatoj, li vojaĝis 60 km, kaj tri fojojn necesis hufferi la ĉevalojn.

Ne mankis aventuroj. En Rusio falis la ĉevalo, kun la rajdanto, tiel ke Digaitis rompis al si la piedon. Rekomendite estis, ke li kuŝu dum kvar semajnoj, sed post kelkaj tagoj li denove surseliĝis.

Subĉiele

Nur malmultajn aferojn li kunportis: vestaĵojn, nutraĵojn, mapojn. Nokte li dormis ĉe lokuloj. Nur unu nokton subĉiele li pasigis, en Pollando. En Finnlando vekis lin iam la polico, ĉar unu el la ĉevaloj liberiĝis. Gastamo aparte en Svedio lin ĝojigis.

Digaitis diris, ke ĉirkaŭrajdi la maron perfektis por dispeli la grizan ĉiutagecon kaj sperti la ritmon de la vivo. „Hejme oni ĉiutage faras samon: vekiĝas, laboras, renkontiĝas, hejmenrevenas kaj dormas. Moviĝante ĉirkaŭ Balta Maro, mi sentis la vivon”, li diris.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07