Ne mortigas radioaktiveco

Pro tio, ke dum multaj jaroj mi kolektas informojn pri radioaktiveco, la artikolo Mankas elektro, mankas memkritiko (MONATO, 2012/7, p. 8-9) instigis min skribi pli optimisme pri la eventoj en la provinco Fukuŝimo en Japanio.

Kiam mi informiĝis pri la katastrofo ĉe la atomcentralo de Fukuŝimo, detruita pro cunamo en marto 2011, mi esperis, ke la japanoj lernis surbaze de la ĉernobila situacio. La vera tiea katastrofo konsistas en tio, ke la rusaj instancoj devigis la ĉernobilanojn forlasi siajn hejmojn.

Tio okazis malgraŭ la opinioj de sciencistoj, ke la tiea radioaktiveco ne estas problemo. La nivelo kuŝis ĉirkaŭ duono de tiu en multaj partoj de la mondo. Mortis homoj ne pro radioaktiveco, sed pro malriĉeco, deprimo kaj senigeco.

Kavernoj

Do pri la mortoj kulpas tiuj, kiuj insistas, ke eĉ malgranda kvanto da radioaktiveco danĝeras. Tio estas malvera kaj malscienca. La mondo plenas je natura radioaktiveco. En la usona Roka Montaro kaj ankaŭ en centra Eŭropo ekzistas kavernoj kun radioaktivaj rokoj.

Kiuj suferas ekzemple pro artrito, konstatas, ke la radioaktiveco en la kavernoj mildigas iliajn dolorojn. Medicinaj esploroj pruvis, ke la ĉernobilanoj, kiuj ricevis dozon da radioaktiveco, suferis malpli pro torako-malsano ol tiuj, kiuj ne ricevis dozon.

Frapis min, kiam mi aŭdis, ke denove, kiel ĉe Ĉernobilo, la japanaj politikistoj ignoras la opiniojn de sciencistoj. Do, stulte, ili ordonis, ke la popolo ĉirkaŭ Fukuŝimo forlasu siajn hejmojn. Multaj nun suferas pro neniel necesa ekzilo, kiel ĉe Ĉernobilo.

Veneno

Kuracistoj bone scias, ke malgranda dozo da veneno pretigas la korpon, por ke ĝi rezistu al pli grandaj atakoj de veneno samspeca. La medicina nomo de tiu efiko estas hormesis.

Post Hiroŝimo kaj Nagasako estis decidite, ke iu ajn nivelo de radioaktiveco estas danĝera. Postaj esploroj pruvis, ke hormesis aplikiĝas al radioaktiveco same kiel al aliaj venenoj. Ja iomete da radioaktiveco necesas por bona sano.

Japanoj bezonas politikistojn, kiuj aŭskultos siajn sciencistojn kaj kiuj diros, ke la popolo ne timu la malgrandan radioaktivecon apud Fukuŝimo. Ili do revenu al sia hejmo kaj bieno kaj ilin rekonstruu.

Ĉernobilanoj nun revenas post kvaronjarcento al siaj terenoj. Espereble japanoj ne tiom longe atendu.

Henry BROADBENT
Noto de la redaktoro pri scienco: La supra artikolo estas persona opinio, kiu eble enhavas kelke aŭ multe da vero, sed notindas, ke en aŭgusto 2012 en fidindaj internaciaj gazetoj aperis novaĵo pri fiŝoj, kiuj havis, laŭ scienculoj, nivelon de radioaktiveco terure (256-oble) pli altan ol la permesata. Ne eblas aserti, ke homoj povis resti en siaj hejmoj kaj ke nenio okazus. En Ĉernobilo naskiĝis infanoj kun diversaj misformaĵoj, kaj ne veras, ke tie la homoj suferis nur pro malriĉeco kaj ekzilo.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Henry Broadbent el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07