Poŝto perdita

Iam, kiam la postrestintaj tempoj estis la plej modernaj, fiera postiljono de sur pompa kaleŝo kornotone distrumpetis sian alvenon en vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. La homoj kunkuris kaj gape ĉirkaŭis la ĉaron por vidi, kiu ricevas poŝte ĝojigan aŭ larmigan novaĵon.

Nuntempe la informoj anonime atendeble kuŝas posttagmeze en espereble la propra poŝtkesto, post dumnokta kamiona hastado vivdanĝere aŭtoŝosea. Sed la sorto de kelkaj sendaĵoj estas multe pli ekscita ol tiu de aliaj ordinaraj poŝtaĵoj.

Dumvivaj poŝtistoj en Germanio ne plu ekzistas. Iaj portempe dungitaj poŝtece vestitaj uloj-ulinoj trakuras la stratojn kaj ĵetas leterojn laŭ ofte tre larĝanima kompreno.

Misĵetoj

Tial ne malofte „perdiĝas” leteroj, aŭ aperas tute fremdaj sendaĵoj en la propra leterujo („misĵetoj” oni nomas ilin en la statistiko), kiujn oni reportas nemalfermitaj al la poŝtoficejo.

Sed el tio eblas konkludi kun granda certeco, ke ankaŭ personaj sekretoj, ekzemple pri malsanoj, policaj punoj, adultaj rilatoj aŭ bankaj informoj pri la prospero (nun malprospero) de kaŝe flegata milionula konto, trafas alian keston, kies posedanto ne estas same afable nemalfermema.

Ĉu vi povas trankvile sidi, se vi post tujmomenta interreta anonco, atendas perpoŝtan sendaĵon almenaŭ postposttagmeze? Oni kutimas nomi la ordinaran poŝtservon „helikopoŝto” kaj kutimas helike atendi.

Adresinto

Sed, ĉu estas tolereble ekscii, ke letero ne aperos ĉe vi pro nur unu (malgrava) mislitero en la adreso, ke oni oficiale resendis la tuton al la adresinto, kaj ke tiu altinstanca traktado bezonis ses semajnojn? Ĉu ni vere vivas en Eŭropa Unio en la jaro 2012?

Tamen por skribema homo estas solvo. Ekzemple, verkinte, mi ne plu sendas miajn artikolojn poŝte, sed kuraĝas transdoni ilin rete al MONATO. Malgraŭ Interreto, la nova mondo tie por la oficantoj certe ne estas tute senproblema (sendube nur pro la misoj de la eksteraj kunlaboremuloj), sed almenaŭ reagas afable kaj tuj la ĉefo Paŭlo Gubbins.

Redaktoro

Kaj mi vere devas ĝoji, ke mi ne plu estas devigata sendi al li, redaktoro pri „Moderna vivo”, la tuton helikopoŝte, sed elektronike. Fakte mi devas ĝoji, ĉar subite ne plu ekzistas nia kutima, tradicia, laŭorda poŝtoficejo.

Tiu ja jam delonge ne plu institucie funkciadas. La antaŭe ŝtata entrepreno privatigis kaj vendis kaj la domon kaj la terenon. Tiam la poŝtan postenon transprenis bakisto. Nun de unu tago al la sekva tiu senaverte ĉesigis la poŝtejan servon.

Eble estontece oni transdonos la poŝtoficejon al porkisto, eble al florvendisto aŭ piedungokolorigistino. Prefere oni ne plu perdu tempon kun kaj per tia perdita poŝto. Sed mi supozas antaŭ ni kontinuan serion "Pri poŝto (daŭrigota)"...

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-02