Flugiloj de libereco

– Hola, Karlo! Bonvolu senkulpigi, ke mi atendas vian eliron ĝuste ĉi tie ĉe la pordo de via laborejo, sed mi estas devigata demandi, ĉu vi konsentus plenumi hodiaŭ unu plian taskon por nia movado?

– Ĉu!? ... Kian plian taskon, Rikardo?

– Elĵetado de pamfletoj.

– Kiacele tio, nun?

– Pro la ĵus okazinta falselektado registara.

– Se jam pasinta, kial plia ago prie?

– Por denunci la fraŭdon, kaj klarigi kiamaniere la ŝtata diktaturo refoje trompis la balotintojn.

– Ĉu ne jam de longe ĉiuj bone scias, kiel fiaj estas niaj ŝtatestroj? Nenio nova por iu ajn.

– Sed nia Demokrat-Unia Movado devas insiste kaj nelacigeble agi kontraŭ situacio tia. Krome la popolo devas esti informata, ke ni estas neendormiĝintaj batalantoj pri la vero. Jen tio estas ja nia misio! ... Do mi ree demandas, ĉu vi estos preta plenumi tiun ĉi plian agon tiucele.

– Tro danĝera faro nun, ĉu ne? ... De kie tiu flugfolia elĵetado?

– De la supraj fenestroj de Edeno-Kinejo.

– Ho! ... Tro danĝere ... Oni riskos arestadon fare de la politika polico ... Kiel mi faros tion?

– Tutsimple! Vi spektos ĉi-nokte mem la filmon tie surekranigata nuntempe. Ni aĉetos du biletojn por la supra balkono, ĉar ĝuste de tie eblas pli facile aliri al tiuj fenestroj.

– Du biletojn, vi diris ... Ĉu vi akompanos min?

– Ne! Estos alia amiko renkontonta nin ĉe nia baldaŭa vespermanĝo antaŭ ol eniri en la kinejon.

– Ĉu mi konas lin?

– Ankoraŭ ne; mi mem interkonatigos vin ambaŭ. Taŭga kamarado li estas!

– Bone, kiu filmo?

– „Flugiloj de Libereco”. Temas pri aviadilaj bataloj dum la lasta mondmilito.

– Kie estas la pamfletoj?

– Ĝuste en mia valizo, ĉemane.

– Ĉu tio ne estas danĝera?

– Ĉe tiuj ĉi aferoj ni estas devigataj iomete riski, ĉu ne?

– Kiel vi transdonos ilin al mi? Certe ne surstrate ...

– Trankviliĝu! En la restoracio dum vespermanĝo. Vi iros al la tiea banĉambro kun mia valizo. Tie vi elprenos unu el la du jam pretigitaj malgrandaj ligaĵoj, kaj ĝin kaŝos sub via ĉemizo aŭ ene de unu interna jakpoŝo, viavole. La flugfolioj estas falditaj por pli facila kaj diskreta forĵetado tra unu fenestro; sufiĉos mallaĉi ilin.

– Sed ĉu tiuj moviĝoj en la restoracio ne iĝos suspektigaj?

– La kelnero nin servonta estas nia amiko, ankaŭ apartenanta al nia Movado. Li helpos nin malrimarkigi niajn manovrojn ... Ho, atentu! Ĝuste ĉi tie la restoracio; ni eniru!

– Kien nun ĉi-ene?

– Al tiu kvieta kaj diskreta angulo ĉe la fundo de la salono ... sekvu min.

– Saluton, Rikardo!

– Ho jen vi jam ĉi tie, Marko; akurata alveno via! ... Mi tuj prezentas vin al nia ĉi-kuna amiko ... Jen Karlo, kun kiu vi agos ĉi-nokte.

– Plezure konatiĝi kun vi, Marko.

– Al mi same, Karlo.

– Ni eksidu ĉi tie. Jam alvenas la kelnero, Samuelo, ankaŭ kompano de nia movado.

– Bonan vesperon al vi ĉiuj. Estu bonvenaj. Jen la manĝolisto por via elekto. Mi rekomendas la tagan pladon: bongustan, malmultekostan, pli rapide surtabligotan.

– Povas esti, amiko, se tia estas via sugesto. Sed kiel vi jam scias, ni krome bezonas vian zorgan atenton pri niaj moviĝoj sur la tereno.

– Restu trankvilaj; agu tute diskrete, senafekte, kaj ĉio iros glate.

– Nun, dum atendo, vi, Karlo, kaj poste vi, Marko, prenos mian valizon; ĉiu iru laŭvice al la banĉambro, kaj sekvu la instrukciojn jam donitajn al ambaŭ.

– Karaj kamaradoj, mi esperas, ke la manĝo plaĉis al vi. Pri la pago mi zorgos, ĉar ĝi estos mia kunlaboro en la ĉi-nokta tasko plenumota de vi. Protestoj ne akcepteblaj, Rikardo.

– Ho, Samuelo! Mi ne protestas, mi dankegas.

– Bonan ŝancon, kamaradoj!

– Nu vi, Karlo kaj Marko, bone atentu miajn lastajn direktivojn.

– Jes, Rikardo ...

– Post ricevo de la jam rezervitaj enirpermesoj ĉe la biletejo, ni tri disiros, kaj vi ambaŭ eniros malkune en la kinejon, kiel nekonatoj. Viaj sidlokoj estos samvicaj, kvankam ne tujapudaj, sed apartigitaj de la interseĝeja ŝtuparo. Do vi povos vidi unu la alian por ke, je la fino de la filmo, vi kunokazigu viajn movojn por kiel eble plej nerimarkiga aliro al la fenestroj. Tamen eĉ ne unu vorton vi interŝanĝos; nur diskretaj orientigaj rigardoj, kvazaŭ hazardaj, sed nur se absolute necesaj. Post elĵetado de la pamfletoj vi, tutnature, miksiĝos kun la aliaj forirantoj ŝtupare malsupren. La rezultojn de viaj elĵetadoj mi observos de surstrate. Jen ĉio, bonan ŝancon!

Kiam la lumoj eksvenas en la kinejo-halo, ambaŭ interŝanĝas momentan rigardon. La projekciado komencas montri sur la ekrano la unuajn movbildojn de la filmo. Ĉar ĝi temas pri aerbataloj, daŭre eĥas senĉesa bruado de mitraloj kaj de motoroj, krome zumadoj de faligitaj aparatoj, sekvataj de eksplodotondroj surgrunde. Ne malofte aldoniĝas aplaŭdoj de la spektantoj entuziasmigitaj pro la krudaj scenoj, precipe kiam la frakasitaj aviadiloj apartenas al la diktatoreca militistaro.

Je la fino de la filmo oni prilumas denove la kinejo-halon, la spektantoj ekleviĝas preskaŭ samtempe, obtuzbruas la lasitaj sidlokoj. Karlo kaj Marko imitas la aliajn, sed direktas sin al la fenestroj, kie ĉiu elektas unu, kaj ĝin puŝas eksteren, ĉar ĝi funkcias klapsisteme. La du junuloj daŭre atente rigardas malantaŭen por certiĝi, ĉu iu atentas ilin, sed ili mem temperon malatentas diskretecon. Tuj poste la du paperligaĵoj ŝprucas aeren, kaj jen la pamfletoj ŝvebas rekte sur la elirejon de la kinejo, trafante la ĵus eksteriĝantajn spektantojn.

– Tiuj pamfletoj estas ja veraj „Flugiloj de Libereco”, sed paceme batalantaj kontraŭ loka despotismo – Karlo flustras al Marko kaj neglekteme fingromontras al la ŝvebantaj flugfolioj, kiujn ambaŭ rigardas kun malkaŝita kontento, ĝuante la spektaklan efikon.

Tiam ambaŭ sin turnas por malsupreniri la ŝtuparon kune kun la lastaj forirantoj.

Tamen, du minacmienaj uloj paŝas al ili montrante emblemojn, kaj anoncante:

– Ŝtata Sekureca Polico! Vi do venu kun ni trankvile, diskrete, malbrue, ne rimarkige. Ne risku fuĝi nek faru ian ajn stultan agon, se vi faros ion tian, ni ...

Eriko NAVARO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Eriko Navaro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07