Du gvidiloj al plua legado

Lerninte novan lingvon, post klasĉambra kunbabilado kaj nervoŝiraj ekzamenoj, la homoj trovas sin en situacio, kiam ili povas plej fruktodone perfektigi sian lingvokonon per legado de libroj kaj revuoj en la lernita lingvo. Cele al plena alproprigo de nova komunikilo estas nepre por ili disponi legomaterialojn, kies ĉefa celo pli vastas ol transdono de la lingvo mem: ili devas esti ankaŭ perantoj de novaj scioj pri la mondo, ĝenerale, aŭ pri la specifa mondo de la lernita lingvo, speciale.

Rilate la lernadon de Esperanto, mi ankoraŭ klare memoras, kiam tiu periodo okazis por mi. Mi estis tiam sufiĉe bonŝanca havi oftan kontakton kun eksa instruisto, kiu iom post iom liveris al mi, jen prunte jen kopie, diversajn valorajn erojn de la esperantaj kultur-historio kaj literaturo. Mi avide voris kaj sorbis ilin kaj ĉiam soifis je pliaj legindaĵoj.

Konsilanto-surogatoj

Por tiuj, malpli bonŝancaj ol mi tiam estis, tiuj, kiuj bezonas, sed ne disponas tian helpan rimedon, tiuj ĉi du libretoj, eldonitaj de Sezonoj en 2010, povas roli kiel konsilanto-surogatoj. La kompilinto Aleksander Korĵenkov ĉerpis tekstaron, aperintan sub la rubriko „Nia Trezoro” en la prestiĝa revuo La Ondo de Esperanto dum la periodo 2008-2010. Sub la titoloj Dek Libroj kaj Dek Gazetoj, oni trovas artikolaron, kiu resume priskribas fundamentajn verkojn por konatiĝo kun la evoluo de Esperanto kiel lingva kaj kultura fenomeno dum la lastaj 13 jardekoj. Ili taŭgas kiel instiga enkonduko kaj certe, kiel ĉiuj bonaj recenzoj (inklude de tiu ĉi), iel espere antaŭsupozas, ke la legintoj pluesploros la pritraktitajn verkojn.

Gravaj kolektoj

Sep aŭtoroj kontribuas al la kolektoj, ĉiuj kun propra stilo kaj lingvouzo, kio estas ja avantaĝo por tiuj, kiuj celas pliinternaciigi sian Esperanton. Traleginte la tutan recenzaron, mi ne trovis aparte ĝenajn malglataĵojn, kiuj devigus min uzi kritikan lingvan elsarkilon. Ankaŭ mankas al mi la eblo kritiki la redaktoran elekton, ĉar ĝi limiĝis al artikoloj, jam aperintaj en LOdE, krom unu eseeto, specife verkita por tiu ĉi eldono. Ekzemple, okulfrape la listo de dek gravegaj libroj de la Esperanto-kulturo ne inkluzivas la libron Retoriko de Ivo Lapenna, verŝajne, ĉar ĝi neniam estis recenzita en la revuo. Kelkaj pecoj pri libroj rilatas al t.n. referenc-verkoj (PIV, PAG, k.a.) aŭ al aparte gravaj teksto-kolektoj (Fundamenta Krestomatio), sed eĉ pri tiuj la recenzintoj donas utilajn informojn, kiuj povas gvidi la novulojn al plia konatiĝo kun tiuj fontoj.

Gazetaro

Aparte gravas trovi detalajn notojn pri la ĉefaj reprezentantoj de la Esperanto-gazetaro, eĉ pri tiuj ne plu aperantaj, aŭ pri tiuj, kiuj iele forfalis el la ĉefa fluo de la internacia Esperanto-movado. Revuoj kaj gazetoj rolis centre en la evoluo de la zamenhofa lingvoprojekto, kaj la elekto de taŭgaj specimenoj ĉi tie ebligos al la legontoj sekvi tian miraklan historian evoluon. Eĉ pri si mem la centjara Ondo de Esperanto recenzas! Ĝia eldonistino Halina Gorecka reliefigas la historiajn travivaĵojn, morton kaj resurekton de la ondoza eldonaĵo el Rusio.

Konklude, mi rekomendas la etajn librojn al ĉiuj, sed aparte mi imagas ilin kiel taŭgan donacon de instruistoj al finlernintoj. Tio povas simbole efiki kiel transdono de ŝlosilo al la trezorejo, kie ni zorgeme gardas niajn literaturajn kaj historiajn riĉaĵojn.

Orlando RAOLA
Dek Libroj. Serio Nia Trezoro, volumo 1. Eld. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio, 2010. 32 paĝoj. ISBN 978-609-95087-2-6.
Dek Gazetoj. Serio Nia Trezoro, volumo 2. Eld. Sezonoj, Litova Esperanto-Asocio, 2010. 32 paĝoj. ISBN 978-609-95087-1-9.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Orlando Raola el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07