Jubilea jaro

Du jarojn antaŭ la unua mondmilito – do antaŭ 100 jaroj – naskiĝis en Balkanio la sendependa ŝtato Albanio.

Ĝi estis la lasta parto de la iama Otomana Imperio en Balkanio, kiu fariĝis memstara. Sed temis pri vojo dolora kaj drameca. La „malsanulo de Bosporo”, kiel oni nomis tiam la Otomanan Imperion, obstine klopodis reteni la okcidentan provincon.

Tamen la imperio devis dum la 19a jarcento fordoni diversajn grasajn pecojn al la jam suverenaj ŝtatoj. Ekzemple post la rusa-turka milito de 1878 Montenegro ricevis la urbon Ulqin [ulkinj] kaj aliajn terpecojn.

Plurfoje ribelis albanoj, ekzemple en 1910, 1911 kaj 1912, precipe en la regiono Kosovo, okupante la urbojn Prishtina kaj Skopje.

Turka armeo

En oktobro 1912 Montenegro deklaris militon kontraŭ Turkio: baldaŭ sekvis aliaj ŝtatoj. Eniris albanajn teritoriojn en Kosovo, Makedonio kaj Albanio 286 000 serbaj soldatoj, frakasante la turkan armeon.

Samtempe ili dezertigis centojn da vilaĝoj kaj mortigis dekmilojn da albanaj civiluloj, strebante etne „purigi” la okupitajn teritoriojn. Simile agis 20 000 montenegraj soldatoj, centmiloj da soldatoj grekaj kaj bulgaraj.

Albanoj forte rezistis. Iliaj gvidantoj urĝe kunvenis kaj decidis savi, kion saveblis el siaj teritorioj. Delegacio estrata de Ismail Qemali [kjemali] vojaĝis al Vieno, Londono, Budapeŝto, Romo kaj ceteraj por peti apogon de eksterlandaj registaroj.

La delegacio, subtenata de Aŭstrio-Hungario kaj Italio, alvenis al la urbo Vlora, ĉe la albana sud-adriatika marbordo. Tie, la 28an de novembro 1912, oni deklaris la sendependecon de Albanio.

Nova registaro

La sekvan tagon alvenis 400 volontuloj el la jam okupita Kosovo por subteni la novan albanan registaron estratan de Ismail Qemali, kiu alvokis la eŭropajn registarojn agnoski la sendependecon de la lando.

Dume, la ceteraj partoj de la lando suferis la sovaĝan okupadon fare de armeoj de la najbaraj ŝovinismaj landoj. La urboj Shkoder (norde) kaj Janina (sude) daŭre estis sieĝataj de serbo-montenegranoj kaj grekoj.

La grandaj potencoj maltrankviliĝis pro la nova politika statuso en la duoninsulo. Ili kunvenis en Londono por decidi pri la novaj landlimoj. Rusio deziris, ke Albanio estu nura ŝtateto kun malvasta teritorio en meza Albanio, dum Aŭstrio-Hungario celis pli vastan landon, konsistontan krom el Albanio propra ankaŭ el albanaj teritorioj de Kosovo, Grekio, Makedonio kaj Montenegro.

Aliancoj

La unua registaro de Ismail Qemali daŭris mallonge, ĉar Eŭropon trafis en 1914 la unua mondmilito. Albanion denove eniris la armeoj de ambaŭ intermilitantaj aliancoj, fojfoje aŭstroj kaj bulgaroj, kelkfoje francoj, serboj, grekoj, italoj kaj aliaj. La lando pludezertiĝis ĝis la fino de la milito.

Granda danĝero stariĝis denove dum la packonferenco en Versailles. La ŝovinismaj registaroj najbaraj faris sian plejeblon por elŝiri pliajn partojn el la teritorio de la restinta sendependa Albanio.

Tion malhelpis ne nur la forta popola volo albana, esprimata en la Kongreso de Lushnja (suda Albanio), en 1920, sed ankaŭ la subteno de la usona prezidanto Wilson favore al popola rajto de memdecido. Finfine oni interkonsentis lasi Albanion trankvila en sia memstareco kaj eĉ invitis ĝin al Ligo de Nacioj en 1921.

Fremdaj spertuloj

La jaroj 1921-1924 alportis periodon de parlamentismo, antaŭe nekonata ĉe albanoj, kiu kondukis al la registaro de Ahmet Zog, elektita prezidanto en 1925 kaj poste reĝo en 1928. Zog invitis fremdajn spertulojn (anglojn, nederlandanojn, italojn kaj francojn) organizi modernajn administracion, armeon kaj policon.

Sekvis plia malfacila periodo post okupado fare de Italio en aprilo 1939. En 1941 la nazia Germanio aneksis al Albanio teritoriojn okupatajn de Jugoslavio en Kosovo, Makedonio kaj Montenegro. Ekfloris unuafoje albanlingvaj lernejoj kaj administracioj.

En 1945, fine de la milito, Jugoslavio rekaptis la aneksitajn teritoriojn. Stariĝis nova danĝero en la packonferenco de Parizo, ĉar Grekio celis la tutan sudan parton de la tiel nomata londona Albanio (el la jaro 1913). Tamen la komunisma reĝimo instalita enlande akiris fortan subtenon de la tiamaj komunismaj Sovetio kaj Jugoslavio.

Totalismo

Dum 46 jaroj la lando restis sub totalismo komunisma kaj post 1961, eĉ pli post 1978, en izoleco, ĝis en 1991 kolapsis la politika sistemo.

Poste albanoj aliĝis al la eŭropa familio, de kiu ili jam de jarcentoj estas natura parto. La ekonomia nivelo pliboniĝis: la averaĝa jara enspezo altiĝis de 300 usonaj dolaroj ĝis 4500. Tamen la lando estas konsiderata ankoraŭ la plej malriĉa de la malnova kontinento.

Nun, kun Kosovo, Albanio – 100 jarojn post la sendependiĝo – sin pretigas aliĝi al Eŭropa Unio.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07