Pereon de specioj malhelpas homoj

En la Ruĝan Libron de Litovio nuntempe estas enskribitaj 253 endanĝeriĝintaj specioj. Dum la lasta jardeko eĉ 18 novaj specioj de flaŭro kaj faŭno aldoniĝis en la listo. La homa agado draste ŝanĝas la naturmedion perdigante al plantoj kaj bestoj la kutimajn vivkondiĉojn, kio kontribuas al la malapero de pliaj specioj. Tamen, la homo mortigas kaj la homo ankaŭ revivigas.

Antaŭ pluraj jaroj oni ofte vidis en la suda Litovio, kie la pejzaĝo estis malseka, la marĉan testudon (science Emys orbicularis). Tamen, aktiva landa plibonigo kaj malvastigo de marĉaj surfacoj samtempe ege malvastigis la vivejojn de la testudoj. En la jaro 1976 la marĉa testudo estis akceptata en la Ruĝan Libron de Litovio. Oni opinias, ke nuntempe vivas nur kelkaj centoj da marĉaj testudoj. Por ke ili ne tute malaperu de sur la litova tero, oni decidis kolekti iliajn ovojn kaj elkovigi ilin en la zoologia parko de Kaunas.

Kiam la vetero varmiĝas, testudoj komencas pariĝi. Poste la inoj serĉas lokojn por ovumi. La plej taŭgaj lokoj estas sunaj sud-direktaj sablaj deklivoj. Ĉi tie inoj elfosas kavojn de dekkelkaj centimetroj kaj tie ovumas dekon, dudekon aŭ eĉ pli da ovoj. Por ke tiuj lokoj ne allogu rabobestojn, ekzemple vulpojn, la testudoj kaŝas siajn nestojn per speciala tegmento. Tiu ĉi tamen por vulpoj ne estas serioza barilo.

Pasintjare naturprotektantoj diversloke en la suda parto de Litovio trovis 47 malsekure postlasitajn ovojn kaj transdonis ilin al la zoologia parko. Ĉi tie naskiĝis 20 testudidoj. Pasintjare sammaniere ĉirkaŭ 50 pliaj ovoj estis transdonitaj al la zoologia parko. Tie la testudidoj restos dum tri jaroj kaj poste estos transportataj al la gepatraj lokoj.

La plej eta rano

Naturprotektantoj de Litovio ankaŭ zorgas pri la disvastigo de la eŭropa hilo (science Hyla arborea), familio de arbaj ranoj. Ankaŭ tiu ĉi estas enlistigita en la Ruĝan Libron de Litovio. Por protekti hilajn ovojn de rabofiŝoj oni konstruas specialajn barilojn, kie ili restas ĝis apero de hilidoj. Poste ili estas libere ellasataj en la akvon. Pasintjare tiamaniere naskiĝis ĉirkaŭ 280 eŭropaj hiloj. Oni kalkulas, ke nuntempe en Litovio vivas ĝis 2000 ekzempleroj.

La eŭropa hilo estas la plej rara rano en Litovio. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj ranoj de Eŭropo. Ĝi kreskas nur ĉirkaŭ 3-5 cm. Tiuj ĉi ranoj ŝatas malprofundajn, varmajn marĉojn, kiujn ne ombrumas grandaj arboj.

Linkoj revenas

Linkoj (science Lynx lynx) ankaŭ estas malaperanta bestospecio en Litovio. Pligrandigi la linkofamilion helpas projekto, laŭ kiu la bestoj estas bredataj en mallibero kaj post cetera adaptado estas lasataj en liberan vivon. Dum la jaroj 2011-2013 oni intencas bredi kaj nature ekloĝigi 14 linkojn.

En la bredprogramo de linkoj partoprenas kvar privataj bredejoj. Pasintjare ses linkinoj naskis idojn. Antaŭ liberiĝo la bestoj dum kelkaj monatoj vivas laŭ adaptiga reĝimo en specialaj kaĝegoj, ĉirkaŭ 30 akreojn grandaj, en fora arbaro, kie ili ne vidante homojn prepariĝas por la vivo en sovaĝa naturo. Ĉi tie linkoj ĉiutage ricevas vivan nutraĵon: kokinojn, leporojn, kapridojn ... Se la sinteno de la bestoj estas normala, ili kapablas en la aĝo de unu jaro kaj duono memstare serĉi kaptaĵojn, kiam oni lasas ilin libere en la sovaĝa naturo.

Por sekvi ilian migradon oni markas la linkojn antaŭ ilia eliro al sia natura hejmo per specialaj dissendiloj.

Pri bredado de linkoj iom malkontentas ĉasistoj, ĉar vintre tiuj ĉi konkuras kun linkoj pri kapreoloj. Tamen ĉasado de linkoj estas konsiderata kiel kruda ŝtelĉasado kaj la ĉasistoj riskas grandajn monpunojn.

Gufoj denove flugas

En la programo de bredado de malaperantaj specioj temas ankaŭ pri la granda gufo (science Bubo bubo). Kvin bredejoj intencas dum la jaroj 2011-2013 liberigi 20 gufidojn. La unuaj 15 birdoj flugis en la sovaĝan naturon pasintjare. Laŭ informoj de dissendiloj, metitaj sur la kolojn de la birdoj, oni povas konstati, ke ĉirkaŭ 30 % de la junaj birdoj pereis, precipe pro akcidentoj kun aŭtoj. Sur la ŝoseoj la gufoj trovas multajn pereintajn bestojn, kiuj servas al ili kiel facila kaptaĵo.

Naturprotektantoj kalkulas, ke ĉiujare minimume 150 breditaj gufidoj povus senprobleme pligrandigi la familion de litovaj gufoj. Tamen la plano estas multe pli modesta – nur 20.

Litovaj naturprotektantoj revas pri novaj projektoj, kiuj ebligus plimultigi ankaŭ aliajn malaperantajn speciojn kaj ĝojas, ke Litovio, kompare kun aliaj landoj de Eŭropo, povas fieri pro sufiĉe riĉa specia varieco.

LAST

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07