Fandiĝis konsciencoj, fandiĝis reaktorkernoj

Pasis jaro kaj duono post la akcidento ĉe la nuklea centralo en Fukuŝimo, Japanio. Multaj japanoj volas malfermi vojon al socio libera de la timo de radioaktiveco. Tamen forte rezistas komunumo celanta reteni atomenergion.

La kvar damaĝitaj reaktoroj estas plu malvarmigataj, sed ilia dismembrigo ankoraŭ ne komenciĝis. La radioaktiveco estas tro forta por esplori la staton de la reaktorkernoj. Laŭ la registaro kaj la elektra kompanio TEPKO necesos ĝis 40 jaroj por plene malmunti la kvar reaktorojn.

La plej danĝera estas la reaktoro n-ro 4. Hidrogena eksplodo damaĝis la reaktorkonstruaĵon, tiel ke ĝi nun nestabilas. Se trafus denove tertremo aŭ cunamo, komenciĝus eble nova ĉenreakcio emisianta nemezureblan radioaktivecon.

Evakuitaj

En la plej malbona okazo ĝis 40 milionoj da homoj, inkluzive de loĝantoj de Tokio, devus esti evakuitaj. Jam ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj estas evakuitaj el la malpurigitaj urboj kaj vilaĝoj ĉirkaŭ la damaĝita centralo.

Apenaŭ komenciĝis laboro por purigi la teron, sur kiun falis kaj kie restas radioaktivaj substancoj. Fakte ankoraŭ ne troviĝis sekura metodo por purigi. Restas alia problemo: kien meti la forskrapitan kaj radioaktivan teron. Neniu komunumo volas ĝin akcepti.

Protekti

Laŭ postakcidentaj esploroj, TEPKO ne povis antaŭvidi la grandecon de la tertremo kaj cunamo. Do ĝi senkulpis. Tamen, laŭ la esploroj, troaj intervenoj de la oficejo de la tiama ĉefministro (ekzemple oftaj demandoj kaj subitaj vizitoj) konfuzis la funkciulojn kaj implikis la plenumotajn taskojn.

Ekzemple, post la tertremo kaj cunamo for de Sumatro en Indonezio en 2004, TEPKO taksis, ke ĝi bezonos 8 mil milionojn da enoj por konstrui ĉe Fukuŝimo digon por protekti kontraŭ cunamo 20 m alta. En 2008 TEPKO kalkulis, ke povus trafi la centralon cunamo 15,7 m alta. Sed nenion faris la kompanio.

Konkludite estas, ke la katastrofon kaŭzis homa neglekto kaj senrespondeco pri la risko enradikiĝintaj ĉe burokratoj, sciencistoj kaj la industria sektoro. Tiu komunumo, la t.n. atomvilaĝo (MONATO 2012/07, p. 9), firme ligita per mono el elektrokonzernoj, celis subteni kaj antaŭenigi nuklean energion. Tiel la regantoj efektive fariĝis regatoj.

Abundaj subvencioj, ekzemple de la elektrokompanioj, por sciencistoj en universitatoj forigis ilian neŭtralecon. Tiel fandiĝis konsciencoj longe antaŭ la reaktorkernoj de Fukuŝimo.

Deklaris

Parte pro la fukuŝima akcidento, parte pro malvenko ĉe senataj elektoj eksiĝis la tiama ĉefministro Kan Naoto en aŭgusto 2011. Lia posteulo, Noda Joŝihiko, deklaris antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, ke Japanio efektivigas urĝajn sekurigajn rimedojn ĉe nukleaj instalaĵoj.

Malis tamen lia agado. Malgraŭ popolaj protestoj li aprobis refunkciigon de la centralo Ooi en la gubernio Fukui, kie oni trovis gravajn mankojn, inkluzive de nesufiĉaj digoj kontraŭ cunamo, nenia fortigita oficejo kontraŭ tertremo, nenia evaku-plano por okazo de akcidento ktp.

Nun la registaro volas konsulti la popolon por informiĝi, ĝis kiu grado estas dezirata atomenergio. Tamen la rezultoj neniel devigos la registaron laŭe agi.

Konkurenci

Intertempe, malgraŭ popolaj manifestacioj kontraŭ nuklea energio, industriistoj kaj aliaj ripetadas, ke sen ĝi ne povos konkurenci en la mondo japanaj firmaoj. Ili alkroĉiĝas al la mito, ke malmulton kostas atomenergio. Ili eĉ volas „eksporti” al ekzemple Vjetnamio kaj Litovio.

Reteni nukleajn centralojn sur insularo, kiu okupas nur 0,25 % de la tuta tero, sed kiun trafas 20 % de la tertremoj en la mondo, estas se ne krimo, do frenezaĵo.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07