Sunelektraj kamparanoj

En 2005, dum la regado de la Socialdemokrata Partio de Germanio kune kun la tiam fortiĝinta Verdula Partio, kreiĝis leĝo pri renovigebla energio. Aparte la Verduloj subtenis programon por produkti elektron tegmente de privataj domoj por eliri el la danĝeroj de la tradiciaj energifontoj karbo kaj atomo.

Ĉar „subteni” en politiko signifas subvencii, la partioj garantiis por 20 jaroj, krom monon por infrastrukturo kaj sunpaneloj, aĉeti la tiel produktatan elektron je konsiderinde pli alta prezo ol alimaniere produktata elektro.

Komence la kilovata kompenso limiĝis al ĉirkaŭ 54 cendoj. Ĝi nun limiĝas al ĉirkaŭ 18 cendoj, ankoraŭ kvaroble pli alta ol la produktoprezo de hejme bezonata elektroenergio.

Viktimoj

Memkompreneble la ŝtato ne kapablis financi tiun donacon, sed iu devas pagi. Kaj oni trovis ne nur iun, sed multajn viktimojn, nome tiujn, kiuj ne disponas pri propraj tegmentoj kaj superflua mono por tiaj instalaĵoj.

La Verduloj do atribuis impostojn al tiuj, kiuj mem ne produktas tian energion. Tiu ŝtata aldono balastis pasintmonate per ĉirkaŭ 3,6 cendoj por kilovathoro la prezon postulatan de la energientreprenoj. Atendeblaj estos baldaŭ pli ol 5 cendoj pro la lastatempa enorma pliiĝo de tiaj instalaĵoj kun subvenciogarantio.

Tamen aktuale, pro forlaso de nuklea energio post Fukuŝimo kaj novaj energilineoj tra la lando, la prezo de elektro plialtiĝis. Akriĝis la situacio tiel, ke eĉ la eŭropa energikomisionano Günther Oettinger timas, ke baldaŭ kelkaj sociaj tavoloj ne plu kapablos pagi la elektrofakturon. Li rekomendis forpreni almenaŭ la imposton.

Entreprenistoj

Aliflanke forpreni subvencion estas malfacila afero. Krias la nun opoziciaj Verduloj, ke la registaro intencas nuligi la ŝanĝon al „milda” energiproduktado. Veas la entreprenistoj pro ebla redukto de la komerco. Ploras la mon- kaj tegmento-posedantoj pro malaltigota rentumo.

Kompreneble protestas ankaŭ tiuj, kiuj devas pagadi la profiton de aliuloj. Ja estas ironie, ke la verduloj kaj la ruĝuloj tiam ne konsideris, ke ili ne favoras la propran klientaron, sed bonhavajn, bonstatajn personojn, kiuj facile pagis, pagas kaj pagos tiujn instalaĵojn, ĉu kun aŭ sen subvencio. Krome oni konsideru, ke la subvenciata sunenergio kovras nur ĉirkaŭ 4 % de la produktata elektro.

Kiuj do estas tiuj, kiuj profitas? Facile oni trovas ilin. Se oni rondveturas tra kamparaj regionoj, brilas ĉiudirekte vitre blankaj tegmentegoj. Eĉ kadukajn kabanojn oni kronis per sunpaneloj, dum tutaj kampegoj ne produktas krudmaterialon por manĝaĵoj, sed elektron.

Portiloj

Kaj se mono ankoraŭ abundas, sed tegmentoareo kaj tereno jam mankas, ili konstruigas novajn sunkolektilojn apuddomajn, kiuj ja ne plu devas esti tegmentoj super firmaj konstruaĵoj, sed iom oblikvaj portiloj unudirektaj.

Ili ne taŭgas por konservi kaj protekti pene produktitajn kamparajn varojn. Almenaŭ oni povas sube deponi dumtempe ne plu bezonatajn maŝinojn, nostalgie konservatajn. La pli praktikaj homoj tie simple deponas sian propran brullignon.

Supre la sunenergio, sube la lignoŝtipoj por la forno, jen la nova kampara idilio. Tiel oni povas varme travivi la vintron kaj forŝalti novaĵojn pri homoj en malvarmaj ĉambroj kun reduktita elektro.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07