Ne, ne ... N!

Ĉi-printempon, pluvecan kaj presprovaĵan, mi okupiĝis pri la finaj fazoj de du publikigaĵoj: unue, dulingva antologio esperanta-angla, kiu malfermos al angleparolantoj – pli precize anglelegantoj – iom pri la riĉo de esperanta kulturo, kaj due humura romano anglalingva, kiu, mi kredas, amuzos kaj ridigos. En la romano, cetere, fone aperas la internacia lingvo (ne komedie traktata, cetere).

Koincide estas, ke la du publikigaĵoj aŭtobuse (kiel oni metaforas en la angla) aperas: oni longe kaj vane atendas (ĝenerale en la pluvo), ĝis subite aperas du. Cetere bonvole pardonu la krudan reklamadon ... sed indulgu mizeran verkemulon en malluma mansardo, kun nur kandeloj kaj du katoj por travivi la longajn noktojn. Hmm ... se tion vi kredos, ja ĉion vi kredos.

Tamen okupiteco pri vortoj dancantaj dum monatoj antaŭ la okuloj signifas, ke mi malatentis multon, kio okazis en la reala, do nefikcia, mondo. Tio inkluzivas ekzemple la financan krizon, la konstantajn kriojn, ke tiu aŭ alia nacia ekonomio estas kolapsonta, disponas nur pri du-tri tagoj por elmerdiĝi, ke necesas unuloke pli da fiska severo, aliloke malpli, ke necesas politika kaj financa kunfandiĝo por protekti la eŭron, ktp.

Nu, mi ne pretendas kompreni ekonomiajn kaj financajn aferojn. Sed, revenante palpebrumante al la lumo de la nefikcia mondo, mi konscias, ke, same, nek niaj politikistoj nek niaj tiel nomataj fakuloj komprenas. Tio memorigas pri la ŝerco (ĉu vere ŝerco?), ke kie kuniĝas kvin ekonomikistoj, tie aŭdeblas ses opinioj.

Jes, bone, mi scias, ke tiel eblas ŝerci pri lingvistoj, muzikistoj, instruistoj: enmetu laŭplaĉe ajnan profesion. Tamen de la eldiroj de lingvistoj ne dependas la vivo, la laboro, la bonstato de milionoj da homoj.

Alivorte, niaj politikaj mastroj estas tiel senkonsilaj kiel ni. Kunmetu ĉiujn proponojn, ĉiujn rekomendojn, ĉiujn ŝajnsolvojn, ĉiujn duonrimedojn, kaj kio rezultas? Vasta, fetora, stinka kaĉo utila nek al besto nek al homo.

Dume, ju pli persistas politikistoj, ke tiel aŭ tiel solveblas la krizo, des malpli mi emas ilin kredi. Mi sopiras – naive – pri honesta, kuraĝa politikisto, en kiu ajn lando, kiu aŭdacos diri, ke ŝi aŭ li, same kiel ni, ne komprenas, kio okazas, kiu agnoskos, ke suverenas monstro (en la pasinteco nutrata de politikistoj kaj bankistoj), kiu nun senbride kaj senkompate nin subtretas, kaj ke solvo sin prezentos probable ne intence, home aŭ politike, sed hazarde, cirkonstance aŭ koincide, pro feliĉa kunmeto de unuopaj eventoj ankoraŭ ne antaŭvideblaj. Alivorte: fuŝe.

Intertempe, dum mensogas politikistoj, pove pavante, kion faru ni etuloj, en niaj elektitaj diktatorecoj? Preskaŭ nia sola rimedo, krom revolucio, civila malobeo, manifestacioj, kuŝas ĉe la balotilo. Sed kiamaniere voĉdoni, se ni kredas la reprezentantojn de niaj politikaj partoj se ne friponoj do almenaŭ kretenoj?

Subteni ĉe la urnoj la samajn grasulojn, kiuj kondukis nin blinde en ĉi tiun krizon, ne eblas. Apogon ili ne meritas. Aliflanke, partopreni en preskaŭ la sola demokratia ago ankoraŭ alirebla al civitanoj – voĉdoni – ŝajnas al mi nepraĵo. Prie rezignu, kaj ni mesaĝas al la trompistoj, ke ni cedas al ili plenan liberecon fari kion ajn ili volas: nin eĉ pli pisti, ekspluati, malhomigi.

Pro tio ni serioze konsideru, se sur balotilo ne aperas kandidatoj tratrae fidindaj (kaj kiel certi?), ĉu meti kontraŭ ĉiun nomon nek jes-krucon (kiel ni kutimas en Britio) nek prefero-ciferon sed la literon N. N signifu Ne, Neniu el vi ... ĉar neniujn el vi ni taksas indaj decidi, agi, en nia nomo, la nomo de la popolo.

Nur tiel, mi kredas, ni povos montri al nia politika elito, ke nepras reformo, nepras klarvideco, nepras honesto. Novaj moroj por novaj tempoj: eĉ pli urĝe bezonataj, ĉar fundaj, al solvo de la ekonomia krizo.

Aŭ ĉu mi denove fikciumas?

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07