Neniam tiel pacemaj

Amaskomunikiloj ŝatas perforton: ĉiutage aperas novaĵoj pri incitado inter individuoj, agresaĵoj en trafiko, rasismo, murdoj kaj militoj. La raportoj havigas al ni la impreson, ke agreso kaj perforto ege kreskas en la nuntempa socio.

Tamen la granda plimulto de la sep miliardoj da loĝantoj sur la tero vivas en paco. Pro multaj migroebloj, ni turnas nian atenton precipe al fremduloj kaj inklinas kulpigi ilin pro tensioj kaj krimoj en nia ĉirkaŭaĵo.

Simila tendenco videblas ĉe ĉimpanzoj. Ili surprize agresemas al samspecanoj, kiujn ili ne konas. Pli da bestoj mortas pro perforto ene de la specio ol inter diversaj specioj.

Psikologo

Tamen la usona psikologo Steven Pinker asertas, ke neniam en la homa historio la homoj estis tiel pacemaj. Tion li celas pruvi per diversaj ciferoj.

Ekzemple, en la mezepoka Anglio okazis jare po 41 murdoj inter 100 000 loĝantoj. Nuntempe tio reduktiĝas al 1,4.

Dum la dua mondmilito la nombro de mortintoj en Germanio kaj Rusio estis po 140 je 100 000 loĝantoj. Oni emas kredi, ke la milito fariĝis rekordo pri mortigado. Tamen, petas Pinker, komparu kun la Hewa-socio en Nov-Gvineo, kie jare okazas po 700 murdoj je 100 000.

Primitivaj

Antropologoj taksas je 10 % la nombron de murdoj en la prahistorio, kvankam evidente oftas diskutoj pri la fidindeco de tiaj taksoj. Inter la nunaj t.n. primitivaj popoloj, iuj havas pli da murdoj ol en la plej danĝeraj usonaj urboj.

Aliflanke ĉe la tribo Amba en Ugando kaj la Anasazioj en Nov-Meksiko la nombro de murdoj estas malpli ol po du je 100 000.

Jam en la 17a jarcento, la brita filozofo Thomas Hobbes opiniis, ke vivo sen socia ordo kaj hierarkio mallongas kaj brutalas. La nuntempulo Pinker konfirmas, ke la malkresko de perforto paralelas al la organiziteco de la socioj.

Detruiloj

Nun, precipe post la dua mondmilito, la detrupovo tiom grandiĝis, ke la amasdetruiloj servas precipe por konservi ekvilibron inter la grandpotencoj.

Nova fenomeno estas terorismo, kiu pli kaj pli manifestiĝas, precipe post la ostaĝigado de israelaj atletoj en 1972. Kvankam kruelaj en siaj konsekvencoj, teroristoj kutime baraktas por pli da socia justo. En sia medio teroristoj ofte estas konsiderataj kiel socie respektindaj agantoj.

Tamen se unuflanke la kvanto de fizikaj mortigoj falas, psikologiaj perfortoj plioftiĝas. Fenomeno rilata estas manko de fizika kontakto. Multaj batalantoj troviĝas antaŭ komputila ekrano kaj povas tute konscie kaj senemocie okazigi plej terurajn detruojn eĉ en alia mondoparto.

Maskloj

Perforton plej ofte kaŭzas viroj, precipe junaj viroj. Tiu fenomeno ankoraŭ pli akre videblas ĉe ĉimpanzoj kaj ĉe primitivaj triboj, kie la batalo estas nur tereno de maskloj.

Sociologoj malkovris jenan regulon: ju pli da sameco inter viroj kaj virinoj en socio, des malpli da perforto. Tial elekti virinojn ĉe la pinto de internaciaj organizaĵoj povus esti granda avantaĝo por interna harmonio.

Do surprizas, ke en la sino de la diversaj pintaj Esperanto-organizaĵoj ĝis nun mankas inoj en prezidanta rolo. Ĉu elekti prezidantinojn povus influi al pli harmonia kunlaboro?

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07