Profitdona fuzio

Post la jaro 2005 la germana firmao Porsche, produktanto de luksaj sport-aŭtoj, intencis pro bonegaj financaj rezultoj akiri la multe pli grandan konzernon Volkswagen (VW). Tiam altiĝis ties borsa valoro foje pli ol dekoble. Baldaŭ evidentiĝis, ke Porsche pro tiaj novaj kondiĉoj ne plu povos aĉeti la sopiratan objekton.

Kiam en 2009 krevis la revo, kaj same la financa veziko, inversiĝis la situacio. Nun VW aspiris enkorpigi al si la firmaon Porsche. La traktadoj tamen nur etpaŝe progresis, ĉar kun Porsche la entrepreno VW akirus riskajn jurajn procesojn.

Temas pri akuzoj, ke la firmao trompis akciulojn. Entreprenisto eĉ mortigis sin pro giganta spekulacia perdo. Pliaj kialoj por la malrapida progreso estis hezito antaŭ altaj impostoj kaj aliaj financaj demandoj. Ĉiu el la partneroj klopodis savi la propran profiton.

VW kaj Porsche profitas, ŝtato perdas

Nun oni trovis elegantan metodon por eviti impostadon, profitante de impostregulo kiu celas faciligi restrukturadon de entreprenoj. Formale, VW ne aĉetos Porsche, sed transprenos nur parton de la strukturo, nome Porsche AG, tiel samtempe evitante eventualajn procesojn. Porsche ricevos 4,5 miliardojn da eŭroj kaj unu bazan akcion de VW – kaj evitas impostpagon de 1,5 miliardoj da eŭroj.

Tiun proceduron kritikantoj nomas „truko” aŭ „eskapa truo” kaj memkompreneble la ministro pri financo en Baden-Virtembergo jam plendis pro la fordrivantaj 1,5 miliardoj, sed la procedo ŝajnas esti plene laŭleĝa.

Tiu imposteja decido malfermos la finan akton de la fuzio. Profitos precipe la familio Piech, ankoraŭ privata posedanto de la Porsche-grupo. Ties patriarko samtempe estas la ĉefo de la akcia firmao VW, kiu pagos la Porsche-prezon al la familio.

Certe loĝas multaj homoj en Germanio, kiuj same ŝpareme ŝatus transformi aŭ restrukturi sian vivon preter la impostado. Sed ili ne konas la vojetojn, la truojn kaj trukojn – aŭ por ili tiaj simple ne ekzistas.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07