Ĉu vakcino ĉe la horizonto?

La viena firmao Affiris komencis testi ĉe pacientoj propran vakcinon kontraŭ la t.n. parkinsona morbo. La vakcino, nomita PD01A, atakas la proteinon alfa-sinukleino (germane: Alpha-Synuklein), kiun oni konsideras kaŭzo de tiu malsano. Kiel la firmao komunikis, temas pri la unua fazo de esplorado pri ĝiaj sendanĝereco kaj bonefikeco. Al tiu estis jam submetitaj 32 pacientoj. La sidejo de la testado estas la privata kliniko Confraternität Josefstadt en Vieno. La vakcino, kiu nuntempe troviĝas ankoraŭ en frua klinika stadio, devus proponi perspektivojn pri la eblo kuraci tiun disvastiĝintan malsanon. La vakcino entenas la unuan preparaĵon, kiu alcelas kuracadon direktitan rekte al la kaŭzo de la morbo, anstataŭ al ĝiaj simptomoj. Rimarkinde estas, ke la usona fondaĵo The Michael J. Fox Foundation (MJFF) for Parkinson's Research finance subtenas la projekton per 1,5 milionoj da dolaroj.

Genetika dispozicio

Alfa-sinukleino ludas gravan rolon en la ekesto kaj progreso de la parkinsona morbo. Iu patologia formo de tiu proteino amasiĝas, dum la malsaniĝo, en la homa cerbo. Per ĉi tiu vakcino oni volas stimuli la imunan sistemon produkti antikorpojn, kiuj direktu sin ĝuste kontraŭ la alfa-sinukleino. Pro la malsano okazas laŭgrada morto de iuj ĉelgrupoj de la cerbo, kiuj estigas la signalan substancon dopamino (germane: Dopamin). Rezulte de tio, aperas tipaj simptomoj, kiel la ĝenerala manko de mova aktivado kaj la karakteriza tremado. Unu el dek trafitoj havas fortan genetikan dispozicion por la malsano. Post la t.n. alchajmera demenco, la parkinsona morbo estas la plej ofta nervodegenera malsano en la mondo. Ĉirkaŭ unu elcento de tiuj, kiuj havas pli ol 60 jarojn, suferas pro ĝi. Oni taksas, ke en Aŭstrio proksimume 20 000 personoj havas la parkinsonan morbon.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07