Patro nia parodia

Estas konate, ke la homaj bezonoj de adorado, kultado, komuna korleviĝo kaj sentesprimo vastaterene forlasis la sferojn de la tradiciaj religiaj institucioj kaj transiris al sekularaj medioj, formante novajn strukturojn, ritojn kaj ceremoniojn. Aparte la popmuziko kaj la sporto kun siaj intensa emociado kaj brilaj idoloj kapablas kontentigi religiajn aspirojn ekster preĝejoj kaj diservoj.

Memkompreneble la reklamindustrio utiligas la novan orientiĝon por propraj celoj, lerte miksante iamajn religiajn simbolojn kun modernaj bildoj. Aparte draste tio montris sin antaŭ la futbalmatĉo inter Bayern München kaj FC Chelsea London la 19an de majo en Munkeno. Por allogi spektantojn, kiuj fariĝu klientoj de la akompana reklamo, la televida entrepreno SAT.1 produktis filmeton rekte celantan religiajn sentojn. Oni opiniis taŭga sekvi la formon kaj enhavon de Patro nia. Voĉo solenatone kun skriba sublinio prezentis la travestion, kiu sonus esperantlingve tiel:
„Kara Futbal-dio,
venu Via pilko. Fariĝu Via ludo. Niajn golojn donu al ni hodiaŭ. Kaj pardonu al ni niajn faŭlojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj arbitraciantoj. Kaj ne konduku nin en ofsajdon, sed liberigu nin de kontraŭbatoj. Ĉar Via estas la ludo kaj la venko kaj la Champions League eterne.
Auf geht's!

La du lastaj fremdlingvaj citoj simple redonas la anglalingvan titolon de la konkurso, kiun ja ĉiu globano komprenu sentraduke, kaj la bavaran fonon de la konkursoloko, la lasta cito estas tradukebla per „Ek al!”.

Krom heroaj bildoj pri koncernaj ludosituacioj subtenis la kvazaŭreligian etoson la triumfaj finotaktoj de la fama tokato en d-minoro, kiel se temus pri himna fino de solena meso. Perfekte la filmstrio parodiis la pastrajn vortojn antaŭ la prefacio: „Leviĝu viaj koroj!”

Ekleziaj reagoj

Estis interesa la reago de ekleziaj oficialuloj. La protestanta eklezio protestis kaj postulis la tujan forigon de tiu ĉi reklamfilmo, sed la katolika kondutis mole, modere: „En la futbala sfero estas uzata kutime lingvaĵo kun religiaj pruntoj. La spektantoj komprenas, ke oni ne prenu la tekston serioze.” Pri la seriozeco de tiaj komentoj kelkaj personoj ironie indikis al la akraj reagoj de kristanaj institucioj, se temas pri publika ridindigo de eksterkristanaj religiaj simboloj. Kaj tiuj homoj ne nepre estas fundamentistoj, kiuj rekte rilatigis la aferon al la dua ordono de Dio al Moseo, el la hebrea originalo tradukita de Lazaro Ludoviko Zamenhof: „Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.”

Futbala rekviemo

Cetere, estus esplorinde, ĉu SAT.1 ricevis punon. Almenaŭ la bavaroj post katastrofa malvenko kuŝis post la matĉo dum minutoj kvazaŭ faligitaj, detruitaj de dia mano. Tiel neniiĝis aspiroj, deziroj, fidoj, inklinoj, revoj, preĝoj. La futbaldio de la aliuloj montriĝis nekontesteble pli forta. La postan tagon Munkeno silente funebris en profana rekviemo.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07